MONATO

Pri realo kaj la malo

Nuntempaj usonaj filmoj kiel La matricoOkuloj larĝe fermitaj levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio. Samajn temojn oni povas trovi en la verkoj de multaj aŭtoroj ĉi-jarcentaj, ekzemple, en ĉi tiuj kvar noveloj de Valerij Brjusov (1873-1924), rusa poeto kaj prozisto. Kiel indikas la antaŭparolo, argumente ili povas memorigi pri rakontoj de Poe (1809-1849), kvankam kun alia tono (ne nepre nur pro la ruseco, sed ankaŭ pro la tempa distanco inter la du verkistoj). La unua novelo estas noto verkita de psikopato (unua frazo: Certe, jam de la infaneco oni opiniis min perversa), kies kruelo certe pensigas pri la putpendola Poe. La dua, teksto el la arĥivo de psikiatro (same: Mi amis spegulojn ekde la junaj jaroj); ĉi-foje venis al mia kapo la argentinaj Borges kaj Cortázar, jardekojn postaj. La tria havas perfektan finon, ironian, post rakonto pri ekstrema amo. Kaj la kvara, intrige parenca al la majstra romano de Bulgakov, temas pri astrala (t.e. anima, spirita, nekorpa) vojaĝo al fora planedo gvide de la Diablo. Krom la stranga transskribo "dyba" (nomo de torturilo; eble sufiĉus "reko" aŭ "pendreko"), la Esperanto de la traduko estas same rekomendinda, kiel la enhavo de la libreto mem.

Jorge CAMACHO

Valerij Brjusov: Kvar noveloj. El la rusa tradukis Grigori Arosiev, Aleksander Korĵenkov kaj Ilsia Novikova. Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1999. 24 paĝoj vinktitaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!