MONATO

Kreskigi la vortprovizon

Fininte la elementan kurson, la nova esperantisto ofte estas en embaraso: kiel kreskigi sian vortprovizon sen grandaj penoj?

Jen estas bona solvo: Leksikaj ekskursoj. Tiun titolon portas la libro, agrabla ekstere kaj interne.

Evidentiĝas, ke por kreskigi sian vortprovizon, ne nepras tuj legi malfacilajn librojn, nek tiom pli parkere lerni vortarojn. Oni komencu de tiu libro, kiu finfine aperis en Esperanto.

La libro estas dividita en ĉapitrojn kaj subĉapitrojn, kiuj pritraktas diversajn temojn: la tempon (inkluzive sezonojn kaj aĝojn), la spacon (inkluzive kosmovojaĝon, poziciojn en la spaco kaj eĉ grekajn sciencajn kaj teknikajn radikojn), la vivon kaj morton (inkluzive iliajn diversajn manifestiĝojn, kiel manĝon, trinkon, dormon, sinvestadon, malsanojn).

Ni trovas ĉi tie amuzajn rakontetojn, mallongajn versaĵojn, proverbojn kaj paradoksajn aforismojn. Ĉio servas al la celo enkonduki kaj klarigi novajn vortojn kaj iliajn signifojn.

Studado de vortoj efektiviĝas per allogaj rimedoj: ludoj, ŝaradoj, facilaj klarigoj, krucvortenigmoj. Kvankam ĉio aspektas simple, en la realo estas klarigataj sufiĉe komplikaj fenomenoj, ekzemple, uzo de sinonimoj kaj paronimoj.

Ni aldonu, ke la libro estas spicita per ĉarmaj desegnaĵoj kaj humuro. Kial mi ne havis tian helpilon, kiam mi lernis Esperanton!

Boris KOLKER

Christiane De Vleminck kaj Emile Van Damme: Leksikaj ekskursoj. Unua volumo. Eld: FEL, Antverpeno, 1997, 118 paĝoj. ISBN 90 71205 69 X.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!