Jam pasis pli ol kvindek jaroj, de kiam mi translokiĝis al la Franciskana Seminario de Rio-Negro, kaj tie unue demetis mian valizon en ŝranko apuda al la dormejo, poste iris en la preĝejon, kaj fine kuris al la biblioteko, kie mi tuj vidis sur sinsekvaj bretoj kelkajn metrojn da bele binditaj, altaj kaj dikaj libroj: mia unua kontakto kun Karl May! La pastroj estis germanaj, kaj mi kredas, ke ili havis ĉiujn liajn librojn ... kiujn mi avide legis unu post alia. Tio klarigas, kial mi tuj proponis min por la recenzo de la unua libro de Karl May en verda vesto. Se ĝi estus pli larĝa, pli alta, pli dika kaj malpli bela pro sia eluziteco tra la jaroj, mi kredus, ke mi revenis en la tempo, kaj prenis en miajn manojn unu el tiuj malnovaj volumoj: la sama zorgo pri la bildo de la kovrilo, la sama fortika aspekto de la libro, la sama rakonto en la unua persono ...
Post la revo, la devo: la recenzanto ekdeĵoras.
Pri la enhavo de la libro kaj pri ĝia verkinto mi parolos nenion: kiuj amas aventurojn, kiajn nenia vento faligas, tiuj certe havos grandan estetikan ĝuon tra la paĝoj de ĉi tiu romano kaj de la aliaj, kiujn mi varme petas de la eldonejo plu irigi al la esperanta publiko.
Mia unua observo celas la reviziadon de la verko, kiu estis bona, sed eble miaj okuloj estas malbonaj. Kelkaj fordormoj tamen ĉiam blindigas la serĉanton, kiel, ekzemple: p. 13 - punardo [ponardo]. Aliaj observoj temas pri la lingvo mem.
La unua paĝo de la kovrilo jam informas nin, ke temas pri traduko (Liberigo), sekvata de la originalo (Eine Befreiung), kaj tio devus esti unu plia faktoro por pligrandigi la respondecon de la tradukanto. Kroman kaj precipan motivon donus la nomo de la verkinto, kies romanoj prezentas eksterordinarajn epizodojn, legatajn ĝis nun en multaj lingvoj: pli ol unu scivolulo komparus la Esperantan kun la traduko en sian gepatran lingvon. Estis por mi pli facile kompari la tradukon kun la originalo, ĉar ili apudas!
La komparo ŝajnas malfavora. Kvankam la verda teksto legiĝas facile, multaj legantoj stumblos kelkloke. La tradukinto pensas, ke li verkas originale, kaj do malŝparas sian stokon da nepivaj vortoj: smeŝi, hoso, portfeljo, asalti, akribio. Kaj plie troviĝas kelkaj pivaj vortoj, sed du el ili estas signitaj poeziaj en nia plej konata vortaro: poka, prompta, febla. Efektive, tradukanto estas reproduktanto, ne produktanto, kaj li do devas postpaŝi la originalon: vulgaran vorton de la originalo devas nepre reprodukti vulgara vorto de la traduko, kaj elitan elita.
Se tamen la tradukanto de ĉi tiu romano devias de la ordinara vortumo de la originalo, ŝi kompense tre ofte submetiĝas al la tradicio de la germana lingvo.
El la morfologia vidpunkto, kvar komentoj ŝajnas necesaj:
El sintaksa vidpunkto, estas kritikinda la tro granda imito de la germana vortordo, tre ofta dum la tuta libro.
Bona konsilo al sian laboron fininta tradukisto (ho ... kulpas la etoso!) estas transdoni la nove vestitan verkon unue al samlanda kompetenta esperantisto kaj poste al alilanda esperantisto: kvar pliaj okuloj postrikoltus multajn lolojn. Mi, tamen, estas tute certa, ke ĉiu el estontaj legantoj havos la saman ĝojon, kiun donis al mi mia nuna unua legado. Eĉ pli grandan, se ili ne estas tiel malicaj, kiel mi.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001 |