MONATO

Homarana lerniganto

Yves Bachimont enverŝis tiom da percepta amo en la tradukon de ĉi tiu prelegaro de serioza, homarana lerniganto (neinstruema), kiu en kaj ekster sia devenlando Barato ĉiam insiste rifuzadis gurui! Tial, por bondeziri al la tradukinto kaj rekomendi la libron al vi, mi proponas ne erudician recenzon, sed nur mesaĝaĵon paralelan: tradukon de lumiga kanto de la same homarana Robindronath Tagor (1861-1941). Tagor mem, kiel pli malfrue ol li Jiddu [ĝiddu] Krishnamurti, fondis efektivan lernejon por vekaj, videmaj, aŭdemaj, ne librovermaj geknaboj.

„Se l' amon vi ne gracis al mia psiko, kial do tagiĝ-ĉiele tiom da muziko? Kial stel-girlandoj netaj, kial floroj lite pretaj, kial alflustradas suda vent' per mistifiko? Se l' amon vi ne gracis al mia psiko, kial bunte alridetas la ĉiel-peniko? Kia neceso do sen ĉes' la koron pelas, en frenez' perŝipe trafi l' maron, sen limkono aŭ naŭtiko?”

Probal DAŜGUPTO

J. Krishnamurti: Libere de la konoj. Tradukis el la angla Yves Bachimont. Eld. Bambu, Varna. 1999. 95 paĝoj. ISBN 954-9637-04-2.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!