Jen la aktoj de la simpozio okazinta en Zagrebo, organizita de la Akademio de Esperanto, gastigita de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj kaj sub ĝia honora komitato. Invititaj estis ankaŭ neesperantistaj fakuloj, tiel ke la kontribuaĵoj estas naŭ en Esperanto kaj kvin en la angla (enestas ankaŭ kontribuoj, kiuj ne estis voĉe eldiritaj en Zagrebo pro malĉeesto de la prelegantoj).
La redakto estas dulingva, tiel ke la verko povas facile eliri el la nura Esperanto-medio. La temoj estas iom disaj en la du vastaj kampoj de lingva planado kaj leksikologio: apudas kontribuo pri la transitiveco de verboj en Esperanto kaj alia pri nocisistemigo ĉe fervojo, artikolo pri ŝtata lingvoplanado de la ukraina kaj koncizaĵo pri la funkcio de latinidaj prefiksoj en Esperanto kaj en la itala.
Aliteme estas kontribuo pri la reformo de la turka lingvo, kaj detaloj pri leksikaj variantoj de la ĉina en la kontinento kaj en Tajvano. Se rigardi eĉ nur supraĵe, montriĝas, kiom forta estas la lingvoplanado en kelkaj ŝtatoj, plejparte ĵus sendependiĝintaj de pli granda kaj lingve (kaj ne nur lingve!) ĝena najbaro.
Kiam la temoj specialiĝas tro multe en kampo tiom vasta, eĉ fake sperta leganto iel senorientiĝas, kaj malfacile povas ĉion ĝuste pritaksi kaj ĝui; tamen preskaŭ ĉiu artikolo, trafite de la ĝustaj legantoj, estas tre riĉiga. Tamen eĉ la meza leganto trovas plurajn tre interesajn punktojn, traktatajn en tute komprenebla maniero. Kelkaj kontribuoj rivelas grandan kompetenton.
Detala kaj kompleta estas la studo de prof. Haszpra pri la, surprize nemalmultaj, provoj modernigi la Fundamentan alfabeton, problemo, kiu ankoraŭ en ĉi tiuj tagoj estas diskutata en la Akademio; en tridek paĝoj kun kvinpaĝa densa bibliografio Haszpra analizas laŭ sciencaj parametroj plurajn surogatajn sistemojn por anstataŭigi la ĉapelitajn literojn. Vivantecon de aliaj planlingvoj, se ne laŭ vasta uzateco, tamen laŭ redaktado de vortaroj, atestas trafa leksikografia studo de Detlev Blanke, kaj oni povus sin demandi, kiom da personoj el movado tre eta povas utiligi ekzemple 120 000-vortan vortaron de la nederlanda al Interlingua.
La libro estis rapide preparita kaj jam aĉetebla dum la UK. Bedaŭrinde ĝi ne povas speguli ankaŭ la simpatian etoson, kiu regis dum la simpozio mem, okazinta tute senpere post la UK, dum varmega tagduo, en la malnova sidejo de la Kroata Akademio. Kvankam inter la trideko da prelegantoj (ne ĉiuj sciencistoj) Esperanto estis plej absolute majoritata, la alilingvanoj ne sentis sin izolitaj, kaj interplektiĝis bonaj amikecoj, kiel kutime en malvasta rondo de samfakuloj.
La simpozio estas la dua organizita de la Akademio de Esperanto, kun invito prezenti ion en aliaj lingvoj (estis konsiderita ankaŭ la akcepto de la kroata kaj de la franca, sed neniu kontribuaĵo venis en tiuj lingvoj); sendube laŭdinda iniciato, kiu celas rompi la fermitan cirklon, en kiu plurfoje la esperantistoj (mi uzas intence ĉi vorton) restas apartigitaj, aŭ sin mem apartigas.
Indekso |