Unue oni eksciu, ke tiu Luĉifero de la rumanoj tute ne similas Luciferon de Okcidento. Ĝi ne estas Satano, sed, laŭ la etimologio, Lumportanto, nome la planedo Venuso aŭ la stelo Hiperiono.
Tion notinte, kaj se oni preterindulgas la lingvajn erarojn - iom tro videblajn - de la „kopirajt-paĝo” kaj de la dorskovrilo, oni povas legi longan romantikan poemon (preskaŭ kvarcent versoj) pri la „malfeliĉa geniulo por kiu la surtera vivo ŝajnas malŝatinda”. Oni tion povus resumi per la fama verso de Baŭdelaire en „La Albatroso”: Ĝiaj gigant-flugiloj malhelpas lin por paŝi.
Ni do vidos tiun supernaturan Lumportanton enamiĝi al princino, kiu, siaflanke, ne estas sensenta antaŭ la friponeta paĝio ... Kaj tio malbone finiĝos: la Lumportanto rezignos je surtera amo.
Sed kio pri la teksto mem? Ĝi estas traduko. Kaj oni scias, ke traduki poemon estas tasko nekredeble malfacila kaj plejofte ne tute kontentiga. Kaj plie, traduki strofojn el kvar versoj tre mallongaj (sep- aŭ ok-silabaj) kaj kruce rimitaj similas al riskoplena cirka trapezludo.
Kial? Teknike, kiel respekti la sencon, la poeziajn bildojn, obeante la metrikon, la ritmon kaj la rimojn? Plie, estas certe, ke la aŭtoro, eĉ se genie inspirita, kiam li verkis sian poemon, ludis en tiaj versoj ne nur per la senco de siaj vortoj sed ankaŭ per ties sono kaj rimkapablo. Nu, ĝuste tio en la traduko perdiĝas.
La rezulto? La gramatiko iom suferas „por gajni kelkajn silabojn”, la tradukinto videble „streĉiĝis al la rimo” kaj tial ne mankas adasismoj: leĝec'/ eternec'; naskiĝos/ liberiĝos kaj aliaj.
Krome, eĉ se mi ne konas la rumanan, mi „trasentas” la originalon, kiu estas en latinida lingvo, kun ĉiuj insidoj de latinida lingvo: falsaj amikoj oferi por „donaci”, amoro por „amo”, same kiel farus franco, italo aŭ hispano.
Tial ni trovas „doloro” rimiĝantan kun „amoro” kaj „pudor”' kun „amor”', kiuj ja tre verŝajne rimiĝas en la rumana, sed en Esperanto pruvas miskomprenon de la vorto „amoro”.
Sed mi ripetas: temas pri trapez-akrobataĵo. Tie oni vivas en daŭra vivdanĝero.
Tamen restas, apud la belaj lignogravuraĵoj, ankaŭ kelkaj poeziaj bildoj. Oni, spite la evidentajn mankojn, trasentas la poezion de la originalo. Oni trasentas la romantikan blovon de la rumana poeto.
Cetere ni devas agnoski la eminentan rolon de Esperanto kiel traduk-lingvo: ĝi ebligas al ni ekkoni literaturojn „minoritatajn”, kiujn oni plejofte ne tradukas - aŭ fuŝtradukas - en la „grandajn kulturlingvojn”.
Plie, kaj eĉ precipe, mi konstatas, ke ĉi tiu traduko, malgraŭ siaj mankoj, tamen atingas honorindan literaturan nivelon, dum la franclingva traduko, kiun oni transdonis al mi komparcele, estas tute simple nelegebla lingvaĵo, apenaŭ komprenebla. Kaj tamen oni presis tion!
Fine ni devas danki interalie al Ĝiĝi Harabagiu, kiu tiel klopodis montri al la Esperanto-publiko tiun bedaŭrinde ne tre konatan verkon de la rumana poeto.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001 |