La ruslingva originalo de ĉi tiu romano unue aperis en 1842, kiel la unua volumo en planita trivoluma serio. Volumoj du kaj tri, tamen, neniam aperis. Ĝi estas unu el la plej famaj rusaj romanoj, kaj rangas kiel klasikaĵo de la rusa literaturo.
Krom esti klasika, ĉi tiu romano estas tre distra humuraĵo. (Se mi aŭdacas diri tion, ĝia intrigo estas eĉ, siamaniere, iomete komparebla kun tiuj de la angla verkisto P.G. Wodehouse.) La verkinto, kompreneble, celis ruslingvan legantaron, kaj lia satirado de la rusa socio tiutempa estas ofte amuza, kelkfoje cerbumiga (kvankam granda nombro da postnotoj de la tradukinto multe helpas la nerusan modernan leganton), kaj plejofte facile komprenata.
La intrigo mem estas drole prezentata: iu nekonato, Paŭlo Ivanoviĉ Ĉiĉikov, kun siaj du servistoj kaj triĉevala kaleŝo, trairas diversajn partojn de Rusio, familiariĝante kun la plej riĉaj kaj plej influaj servutul-posedantoj en ĉiu loko. Li proponas al ĉiu el ili tre strangan aferon: li volas aĉeti la servutulojn mortintajn post la lasta censo.
Estas al ni klarigite ke, por faciligi la ŝtatimpostadministradon, en ĉiu censo ĉiu servutul-posedanto faras liston de siaj servutuloj. Surbaze de tiu listo, li devas pagi imposton, po certan sumon por ĉiu servutulo. La listo validas ĝis la sekva censo. Do inter la censoj la posedanto plu pagas impostojn por la servutuloj nomitaj en la lasta censo, eĉ se ili jam mortis. Ĉiĉikov proponas liberigi la servutul-posedantojn de iliaj impostpagoj, aĉetante tiujn mortintajn servutulojn.
Kiel do oni aĉetas mortinton? Evidente ne ties kadavron. Kadavroj tute ne interesas Ĉiĉikovon. Nek ties spiritoj. Spiritoj apenaŭ estas vendeblaj. Kion do li aĉetas? La vendantaj servutul-posedantoj gratas la kapon pri tio. Kelkaj opinias ke temas pri eksterordinara ŝerco; aliaj suspektas ian ruzon; iuj ekkredas ke verŝajne mortintaj servutuloj havas ian komercan valoron pri kiu ili antaŭe ne sciis, kaj volas marĉandi pri la vendoprezo. Ĉiĉikov neniam eksplikas; al li gravas nur ke la posedanto subskribu validan vendkontrakton, por kio li ricevas pagon interkonsentitan kun Ĉiĉikov.
La leganto mem informiĝas pri la kialo de la aĉetado nur en la plejlastaj paĝoj de la romano. Mi ne volas forpreni de novaj legantoj la plezuron mem konjekti pri ĝi, kaj mem trovi la eksplikon de tiu mistero.
La traduko plejparte estas glata, sed mi konsilas al la leganto havi ĉemane bonan vortaron por serĉi eksplikojn pri diversaj (malnov)-rusaj ĉiutagaĵoj. Lingve, stile, historie, kaj enhave ĉi tiu eldono rajtas stari inter la aliaj verkoj en la serio Oriento-Okcidento.
Nur unu riproĉeto: la bindo ne estas tre fortika.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 julio 2001 |