MONATO

Malfacilas esti recenzisto

Malfacilas esti recenzisto leginte tian libron! Laŭ la enkonduko la fratoj Strugackij estis tre famaj en la tiama Sovetio. El kelkaj iliaj verkoj eĉ produktiĝis filmoj. En 1989 ankaŭ la okcident-germana reĝisoro Fleischmann kreis filmon el Malfacilas esti Dio. La eventoj en tiu ĉi novelo okazas sur fora planedo, kies civilizo travivas mezepokecan periodon. Okazas ne tre multe - nur en la sesa ĉapitro eksplodas revolucio. Entute la legado estas enuiga. Multaj scienc-fikciaj esprimoj restas netradukeblaj kaj multaj frazoj estas nefacile kompreneblaj: Reglilo de poprdo” estas riglilo de pordo. Kion signifas „La arbojn difektas, jen kion”; „La stalono rezultis aĉaĵo”; ”Kaj pej rondaron”; „Kuri laŭ la urbo”? Mi elspezus mian monon por pli altkvalita verko!

Walter KLAG

Arkadij kaj Boris Strugackij: Malfacilas esti dio. Tradukis el la rusa Aleksej Ĵuravljov. Eld.: Impeto, Moskvo, 1992. 168 p. ISBN: 5-7312-0019-X.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003
Valida XHTML 1.0!