MONATO

Realisma novelo

En la juĝejo, kie Ivan Iljiĉ havis altan postenon, la kolegoj informiĝis pri lia morto.  Malantaŭ la ŝajna bedaŭro, ili kalkuladis, kiu kiom povas paŝi pli supren en la hierarkio pro lia morto.  Poste ili kondolencis al la vidvino.  Ŝi precipe kompatis sin pro la malagrablaĵoj, kiujn ŝi devis travivi en la lastaj tagoj. Krome ŝi interesiĝis pri la enspezo, kiun ŝi havos pro la forpaso de la edzo.  Dume la kolegoj organizis la vesperan kartludan kunvenon.

Post tiu ĉi enkonduko sekvas la vivhistorio de Ivan Iljiĉ.  Lia patro estis altranga oficisto en ministrejo. Tial senprobleme li povis frekventi juran universitaton.  La facilan vivon li ŝatis, tamen neniam li forgesis la devojn.  En provinco li eklaboris en diversaj postenoj. Ĉiam li klopodis vivi agrable, tamen li laboris konscience.  Baldaŭ li edzinigis belan nobelan fraŭlinon; ne pro granda amo, tamen ili povis vivi agrable ĝis ŝia gravediĝo.  Tiam ŝi fariĝis kaprica, postulema, ĵaluza.  Ivan Iljiĉ reduktis sian hejman restadon je minimumo kaj dediĉis sin tute al ofico.  Tial rapide li promociiĝis kaj ricevis grandan respekton. Tiu vivo kontentigis lin.  Naskiĝis infanoj; restis vivantaj nur knabino kaj knabo.

Sed dume en la oficejo la aferoj ŝanĝiĝis malfavore al li.  Anstataŭ li promociiĝis alia, kaj ankaŭ pri la salajro li estis malkontenta.  Tial li veturis en Peterburgon, kie per bonŝanco en la sama ministrejo li sukcesis havi altan postenon kaj salajron.  Pro tio kaj li kaj la familio estis tute kontentaj.  La rilato inter li kaj la edzino multe pliboniĝis. Luksan loĝejon li aĉetis kun dungitaro. La ekipo, la aĉetado de antikvastilaj mebloj kaŭzis al li grandan ĝojon.  Tamen post kiam la loĝejo estis preta, la rilato kun la edzino denove malvarmiĝis.  Ili komencis invitadi gastojn. Lia plej ŝatata okupo fariĝis la kartludo.  Ŝajne ili vivis bone kaj feliĉe.

En la oficejo ĉio estis en ordo.

Sed la sanstato de Ivan Iljiĉ komencis malboniĝi.  Tial hejme li fariĝis malkontenta pri ĉio kaj ofte provokis kverelojn.  La edzino jam malamis lin; lian morton ŝi ne deziris nur pro la perdo de lia salajro.  La dorso ĉiam pli forte doloris lin, kaj en la buŝo li sentis malbonan guston.  Famajn kuracistojn li vizitis, sed ili nur paroladis enigme; neniu sciis, kian malsanon li fakte havis. Li fariĝis ĉiam pli nervoza kaj kverelema, eĉ dum la vesperaj kartludoj, kaj tial la societo forlasis lin.  Li devis frue enlitiĝi kaj sen dormo, suferante, pasigi grandan parton de la nokto.

Pro la malfortiĝo li devis ĉesigi la laboron; tutan tagon li nur kuŝis sur kanapo kaj suferis korpe kaj anime.  La korpajn dolorojn nur narkotaĵoj povis redukti.  Post kelkaj monatoj li mortis, en la lastaj tagoj terure suferinte, hurlinte.

Dum la legado oni povas sperti, ke Leo Tolstoj estis eminenta verkisto ne nur de grandaj romanoj, sed ankaŭ de noveloj. La Morto de Ivan Iljiĉ estas realisma novelo.  La ĉefrolanto eĉ estis persona konato de la verkisto.

La teksto estas facile legebla, komprenebla.  La komprenon helpas komentaro.  La preso estas bona, senerara, kaj la libreto belaspekta.

János SÁRKÖZI

L.  Tolstoj.  La morto de Ivan Iljiĉ.  Eld.  Sezonoj, Jekaterinburg.  53 paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!