MONATO

Kompreno pri manekeno

Per la teknikaj kajeroj la aŭtoro volas prezenti la uzeblecon de Esperanto por priskribo de teknikaj procezoj sen uzado de komplikaj fakesprimoj kaj matematikaĵoj.

Li rakontas, ke faradon de manekenoj li entreprenis sen specialaj konoj. Tamen, havante vastan bazan teknikan sperton, li sukcesis pri tio. La celo de manekeno estas instigi aĉeton de la ekspoziciata vestaĵo. Tion faras la formo, la vizaĝo, la aspekto de manekeno, kiu devas esti ne tute sama kiel normala virino aŭ viro.

La historio de manekenoj komenciĝis en Venecio, en la 16a jarcento. Komence ilia materialo estis vimeno (speco de saliko). La aŭtoro traktas la historion de manekenfarado: evoluon de la formo kaj la materialoj. Nuntempe oni uzas poliesteran rezinon, plifortigitan per vitraj fibroj.

Sekvas priskribo de produktado de modernaj manekenoj. La unua paŝo estas kreo de konvena modelo. Poste oni faras muldilojn, kiuj konsistas el pluraj partoj. Sekvas muldo de la materialo. Post la firmiĝo okazas la kunkonstruo de la unuopaj partoj; fine venas polurado, prilaboro, kosmetikado de la surfacoj. Interesa produktaĵo, teknologio, kiun sen Esperanto mi, certe, neniam ekkonus.

La aspekto de la broŝuro - escepte la bildon sur la frontpaĝo, kiu timigas min - estas eminenta. La kvalito de la papero, prestekniko de la teksto kaj bildoj estas elstaraj. La lingvaĵo estas facile legebla kaj komprenebla.

János SÁRKÖZI

Gilbert R. Ledon: Manekenoj kaj ni. Eld. la aŭtoro, São Paulo, 1996. 28 paĝoj vinktitaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!