MONATO

Pri furoraj stereogramoj

En sia januara numero (p. 13) MONATO raportis pri la furoraj stereogramoj, kiuj nun inundas la mondon. Montriĝis, ke la legantoj de MONATO ne estas escepto, kaj ke ankaŭ ili interesiĝas pri ili. Kiu volas scii pli pri la scienca flanko de la fenomeno, aĉetu la broŝureton La magia okulo de Volramo Distel': facila superrigardo pri la kreo de stereogramoj.

pp

Volframo Distel': La magia okulo - tria dimensio en bildoj. Eld.: la aŭtoro, Lepsiko, 1994. Ilustrita. 13 p.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!