MONATO

Jam 3a eldono

Pri La Nova Realismo de Bruno Vogelmann oni ne devas multon skribi, ĉar intertempe miloj da homoj, esperantistoj kaj neesperantistoj, jam legis tiun furoran verkon. Oni tradukis ĝin al 30 lingvoj, en 21 lingvoj ĝi aperis jam libroforme. Jen ankaŭ plia ekzemplo por la valorega kvalito de Esperanto kiel pontlingvo. Vogelmann argumentas, ke „tiamaniere la senco de la teksto aperas pli sencofidela ol per rekta traduko de unu nacia lingvo en alian”. (Por rememorigo: la originalon la aŭtoro verkis en la germana kaj poste mem tradukis en la lingvon internacian.) Tiu ĉi impona kaj parte radikale nova pensokonstruaĵo, kiu volas kaj povas senigi homojn de damaĝaj dogmoj kaj ideologioj, abunde rikoltis agnoskojn kaj premiojn. Evidente aĉetis ĝin multnombre ankaŭ esperantistoj, ĉar jen jam aperis la tria eldono - sed nun ne, kiel antaŭe, en broŝura formo sed kun fortika kovrilo kaj eĉ du rubandetoj por marki lokojn en la libro. Per tio la eldonejo plenumas peton de multaj homoj, kiuj ne nur unu fojon sed ĉiam denove legas la verkon kaj plendis pri eluziĝo de broŝurita eldono. La nova solida bindo do konvenas por ofta uzado kaj helpas pli kaj pli profunde penetri en la novecan enhavon.

Stefan MAUL

Bruno Vogelmann: La Nova Realismo. Tria eldono. Eld. Kava-Pech, Dobrichovice, 1998. 185 paĝoj tole binditaj. ISBN 80-85853-36-1.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!