MONATO

Katalunio, Okcitanio – Kaj Tiel Plu

La dua disko de la grupo Kaj Tiel Plu nomigxas Placxas al mi. Ni povus simple doni al tiu cxi recenzo la saman nomon, cxar la disko ekstreme placxas al ni kaj placxos, ni ne dubas, al cxiuj, kiuj jam konas Kaj Tiel Plu. La dua KD laux la stilo, enhavo, organizo, kantmaniero kaj gxenerala mirinda impreso similas al la unua, Sojle de la klara temp', do, kiam parkerigxos unu disko, nepre acxetu la duan! Interalie, la dua disko estas je 16 minutoj pli longa.

Placxas al mi estas diversa: gxi enhavas kantojn kaj instrumentajxojn, tion, kio estis kantata mezepoke kaj dum la hispana civila milito, tradiciajn, precipe katalunajn kaj okcitanajn, kaj auxtorajn muzikajxojn. Aliflanke, cxio konsistigas unuecan tuton, auxskultigxas per unu spiro, versxajne pro ega pasieco de la plenumantoj.

Por deziranto konatigxi kun muzikaj tradicioj de Katalunio kaj Okcitanio tra la tempoj tiu cxi disko estas bonega rimedo. La grupo prezentas verkon de la trobadoro de la 12a jarcento Berenguer de Palou; la faman mezepokan kanton Cuncti simus concanentes el la Rugxa libro el la monahxejo de Montserrat (la 14a jarcento); popolkanton el la hispana milito, kiu originas el tradicia andaluzia amkanto Romanco de kontrabandistoj de Ronda de la 19a jarcento, kaj multajn tradiciajn dancojn kaj kantojn, kiuj sonas tute nature, brile, arde. Tio tre malsimilas al iuj kompaktaj diskoj kun popolaj kantoj, vendataj por „gastoj de la lando”, tute ne transdonantaj la spiriton de la regiono. Kiom ofte ni auxdas sur ili akademiajn korusojn, kiuj, kvankam ili kantas tradiciajxojn, sonas tro profesie kaj seke, aux, male, lokajn maljunulojn, kiuj kantas vere „popole”, tamen gxenerale sen akompano kaj iom tede.

La kantojn Kaj Tiel Plu prezentas hxore (jen unisone, jen plurvocxe) aux sole (tre emocie kaj tusxante la animon) kun bela instrumenta akompano. Tuj cxe auxskultado aperas la deziro kunkanti, kaj tio eblas, cxar en enmetita kajereto trovigxas tekstoj de cxiuj kantoj. Oni povas kanti kune kun la artistoj en Esperanto aux en la lingvo de la originalo. Vere, tiuj kantoj kaj melodioj logxigxas en la memoro, kaj vi kaptadas vin je tio, ke vi cxiuminute kantas ilin!

Tiun cxi diskon oni povas auxskulti denove kaj denove, igxante en tiu tempo vera kataluno, aux okcitano, aux sefardo, aux kastiliano, aux ekleziulo, aux trobadoro.

Anna kaj Mati PENTUS

Kaj Tiel Plu: Placxas al mi. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2004. Kompakta disko, 45 minutoj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2005