MONATO

Blanka leporo kaj ne nur

Serĝo Elgo estas pseŭdonimo de ... nu, se la homo publikigas sian libron sub pseŭdonimo, ni ne malkaŝu ĝin, kvankam la afero ŝajnas esti nun komune konata. Menciindas, tamen, ke la aŭtoro estas, unue, franca — tiu „sekreto” facile kompreneblas el liaj verkoj — kaj, due, membro de la Akademio de Esperanto — tion necesas noti por havi bazon por severe kritiki lian lingvaĵon.

La novan libron de Serĝo Elgo konsistigas 12 noveloj, originale verkitaj en Esperanto. Iujn el ili mi iam legis en periodaĵoj; verŝajne, ĉiuj kolektitaj noveloj estis pli frue publikigitaj. Ĉiuokaze, la libro prezentas bonan kompletan bildon de la novelarto de la aŭtoro. Laŭ la ĝenro la novelojn eblas disdividi tiel: kvin fantastaj, kvin psikologiaj kaj du sciencfikciaj, kvankam la ĝenraj limoj inter la noveloj estas sufiĉe fajnaj.

La stilo de la aŭtoro estas sufiĉe atentokapta, kaj la noveloj (se ne konsideri kelkajn lingvajn strangaĵojn) legeblas flue kaj plezure. Ili estas komponitaj profesie, kvankam la situacioj plej ofte disvolviĝas antaŭvideble. Tamen foje senteblas troa malrapideco de la rakonto, eble taŭga por romano, sed ne tre konvena por novelo. Tamen pli gravas alia manko de preskaŭ ĉiuj noveloj el la libro: ilia sekundareco, ne sufiĉa originaleco de la temoj kaj iliaj traktadoj. Tio koncernas eĉ la plej bonajn el la kolekto, ekzemple „Fotobildoj” (pri enamiĝo de trompito al friponino), „La tapiŝo” (pri travivaĵoj de memstare pensanta homo sub kruela diktaturo), „Raul”' (pri senintenca envulto kaj koncernaj travivaĵoj de la envultanto). Tial ĝenerale la libron eblas taksi profesia, sed meznivela kolekto.

Laŭ mia opinio, la sola escepto en la libro estas la fantasta novelo „La blanka leporo”, kiu vere elstaras. Fajna kaj freŝa traktado de la temo pri rilatoj inter la moderna homo kaj naturo sur la fono de pitoreske priskribita kampara vivo en franca provinco faras la rakonton malgranda ĉefverko de la internacilingva novelarto. Ĝi taŭgas por ajna antologio, almenaŭ danke al ĝi indas akiri kaj legi la libron.

Necesas, tamen, komenti kelkajn lingvajn strangaĵojn, kiujn konstante uzas la aŭtoro. La plej grava malpermesebla afero estas demandaj prepozicioj sen „ĉu”. Tio videblas eĉ en la titolo de unu novelo: „Murdisto?”. Krome, stumbligas la legadon konstanta uzado de la esprimo „ne jam”. Ĝi neallaseblas almenaŭ pro tiu konsidero, ke la vortordo en Esperanto nepre ne devas influi la sencon, sed la signifo de „jam ne” kaj „ne jam” laŭ ideo de la uzantoj devas esti kontraŭa. Foje troveblas stranga vortordo, foje neŝato de certaj vortoj: ekzemple, anstataŭ „farti” estas preskaŭ ĉiam uzata „senti sin”, anstataŭ „supren”, „sor” ktp. (Ĉu ne strange sonas „soriradi la straton”?) Por akademiano tiaspecaj lingvaj misuzoj estas apenaŭ pardoneblaj! Samtempe, kompense al tio, mi trovis kelkajn belajn neŝablonajn esprimojn, kiuj vere ĝuigis min kaj pliriĉigis mian Esperanton.

Nikolao GUDSKOV

Serĝo Elgo: La paneo kaj aliaj noveloj. Eld. IEM, Vieno. 1998. 159 paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 4 majo 2001
Valida XHTML 1.0!