La unua merito de „Parolturnaro” de Hans kaj Kerstin Wiersch estas, ke ĝi entute aperis kaj do ekzistas. La dua merito estas, ke la aŭtoroj vere formikdiligente (dum dek jaroj!) kolektis 21 000 „elementojn”, kiel ili nomas la frazojn, frazerojn, sintagmojn, dirmanierojn, idiotismojn kaj proverbojn. La tria merito estas, ke tiu ĉi kolekto (kvankam nur en la germana lingvo) povas esti modelo ne nur por aliaj etnaj lingvoj sed ankaŭ por unulingva „Plena Parolturnaro”, kiel proponas la kompilintoj de la libro.
Kompreneble (kaj jen malavantaĝo de tiu ĉi kolekto), ne ĉiuj proponitaj ekvivalentoj plaĉe sidas en Esperanto, ja ofte oni simple devis traduki germanajn parolturnojn, ne trovinte aliajn formojn aŭ nuancojn internacie kompreneblajn. Povas esti, ke samsencaj aŭ samtendencaj parolturnoj el aliaj etnaj lingvoj donus pli konvinkan rezulton en la lingvo internacia. Ekzemple, por la germana das Licht der Welt erblicken (laŭvorte „ekvidi la lumon de l' mondo”) ni trovas: naskiĝi; veni en la mondon. Mi tamen povas imagi, ke oni povus trovi same ĉarman parolturnon, kia estas la germana, sed eble uzante alian ideon kaj aliajn vortojn. Tamen jen kaj jen ankaŭ inverse, evitante germanismon oni ne trovis plej taŭgan solvon. Tiel por Schlagzeile tute bona kaj internacie komprenebla estas „fraplinio”, laŭvorta traduko, aŭ „fraptitolo” sed ni trovas ĉe la kompilintoj: titoli ion majuskle. Fraplinio tamen ne nepre uzas nur majusklojn.
Alia problemo de germana-esperanta parolturnaro estas, ke en ĝi probable (mi hezitas aserti, ĉar kompreneble mi ne povis traserĉi la kompletajn pli ol 400 paĝojn) mankas multaj propre esperantlingvaj parolturnoj. Tiel ni ja trovas Krokodilstränen vergießen> (laŭvorte „elverŝi krokodillarmojn”) kun ekvivalento „hipokrite plori”, sed ne trovas la Esperantan idiomaĵon „krokodili”.
Cetere, mi rimarkis ke ofte la plej sukoplenaj parolturnoj estas Zamenhofaj - evidente li ankaŭ tiurilate estis pli genia ol multaj liaj postaj adeptoj. Nu, pri tio ne kulpas la kompilintoj, ĉar ili ja ĉerpis multon el aliaj verkoj. Por Plena Parolturnaro oni (kiu?) devus trafosi milojn da libroj kaj revuoj, ne nur vortarojn, por trovi pliajn vere sukoplenajn vortumojn. Sed ankaŭ la aranĝo de l' nuna parolturnaro kaŭzas kelkfoje stumblojn. Tiel mi legis sub la kapvorto abbrennen la germanan parolturnon ich bin vollkommen abgebrannt kun jena banala Esperanto-formo: mi estas tute senmona. Sed mi ja memoris pri multe pli sukoplena parolturno de Zamenhof - kaj jen, hazarde mi vidis, ke ankaŭ troviĝas kapvorto abgebrannt kun ĝuste la plaĉa Zamenhofa „esti sen groŝo en poŝo”.
æe iuj kapvortoj oni en posta eldono devus trovi pli konvenan aranĝon; ekzemple, sub Auge (okulo) aperas teksto de ne malpli ol 6 kolumnoj - do estas relative malfacile trovi difinitan parolturnon. Sed kiel ajn, jen verko kiu utilos al multaj verkantoj kaj precipe tradukantoj, sed, kompreneble, ankaŭ al ordinaraj progresintaj parolantoj de la lingvo internacia. Ankaŭ la mirinde modera prezo povos allogi multajn aĉetantojn.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 4 majo 2001 |