MONATO

Ĉu amnoveloj?

La libro konsistas el tri noveloj. Ĉu ili estas amnoveloj?

Anton Ĉeĥov Pri la amo: Tiu ĉi malgranda novelo ne apartenas al tiaj verkoj, kies legadon oni ne povus iam ajn ĉesigi. Post la finlego, oni ne povas rakonti, pri kio oni legis. Oni trovas nek eventojn, nek grandajn pensojn, eĉ kaŝitajn inter la linioj. Unuopaj frazoj estas bonaj, kaj ties traduko estas bona, facile legebla. Ankaŭ iuj nuntempaj, aprecataj verkistoj klopodas skribi bele, sed diri nenion.

Ivan Bunin Rusja: Dum trajnoveturo viro rememoras pri iama bela somera evento, kiu okazis en tiu regiono. Amo al knabino, kies patrino malhelpis daŭrigon de la rilato inter ili. Delikata priskribo de mallonga, granda anima kaj korpa amo, kaj de la sentoj, kiujn ĝi vekis en la viro post dudek jaroj.

Vladimir Nabokov Muziko: Trifoje zorge mi finstudis tiun ĉi mallongan novelon, por kompreni, pri kio temas. Mi trovis nenion. Eble pensoj, kiuj kirliĝis en viro dum aŭskulto de muziko.

La unuan kaj lastan novelojn certe mi ne finlegus, se mi ne devintus skribi recenzon pri ili.

Cetere, la laboron de la eldonejo Sezonoj mi opinias valora: ĝi volas kontentigi legantojn, havantajn diversajn gustojn.

János SÁRKÖZI

A. Ĉeĥov, I. Bunin, V. Nabokov: Rusaj amnoveloj. El la rusa tradukis G. Arosev, A. Korĵenkov. Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 2000. 24 paĝoj. (Serio Rusa literaturo. Volumo 7.)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 majo 2001
Valida XHTML 1.0!