MONATO

Aktuale pri la retoromanĉa

Arthur Baur, konata svisa lingvisto kaj specialisto pri la romanĉa lingvo, reverkis sian libron pri la romanĉoj kaj pri Romanĉio. La nova eldono, la tria en 10 jaroj, prezentas aktualigon ĝis 1994. La libro proponas ĝisdatan informaron pri la romanĉaj lingvo, historio kaj kulturo, pri la socia kaj politika vivo de Romanĉio. Kelkaj ĉapitroj estas dediĉitaj al ladinaj etnoj en Trentolando, suda Tirolo kaj Friulo. La verkon akompanas ampleksa bibliografio.

Arthur Baur: La retoromanĉa. Historio kaj nuntempo de la kvara nacio de Svislando. Eld.: Hans Dubois, Bellinzona, 1995, 3a eld. aktualigita kaj ampleksigita. 90 p.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!