MONATO

Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj

Ni sxatas dikajn librojn. Estas bone, se dika libro entenas unu longan romanon, sed se la libro konsistas el multaj negrandaj noveloj, tio faras legadon pli diversa, do ecx pli interesa.

Rusa novelaro apartenas gxuste al la dua kategorio, cxar gxi proponas 28 verkojn de ok famaj rusaj literaturistoj. La libro estas la unua parto de estonta trivoluma rusa antologio kaj kovras la 19an jarcenton.

La literaturo de la 19a jarcento distingigxas de la nuntempa. Malnova literaturo estas rakonta, gxi skrupule priskribas la vivon kaj komunikas al leganto multajn detalojn pri vivkutimoj kaj moroj. Aparta fakto aux okazajxo estas disvolvata en meditojn pri vivo gxenerale. Tiajn verkojn konforme al ilia karaktero oni legu senhaste, vespere, en fotelo, por ripozi, por legado mem, por la leganto mem.

Laux V. Nabokov, preskaux tuta rusa prozo harmonie lokigxis en la ronda amforo de la 19a jarcento. Efektive, sub la rusa literaturo alilandanoj konsideras antaux cxio brilan plejadon de verkistoj de la 19a jarcento: se oni demandas pri iu rusa auxtoro, la respondo, plej versxajne, estos „Lev Tolstoj” aux „Dostojevskij” (kvankam en Rusio al la peto nomi iun verkiston vi preskaux centprocente ricevos la respondon „Pusxkin”).

Por la libro estis elektitaj prozajxoj de A. S. Pusxkin, M. Ju. Lermontov, N. V. Gogol, I. S. Turgenev, F. M. Dostojevskij, M. Je. Saltykov-Sxcxxedrin, L. N. Tolstoj kaj A. P. Cxehxov. Sur la kovrilo trovigxas iliaj portretoj kaj en la fino de la volumo bone preparitaj informoj pri cxefaj eventoj el la vivoj de la auxtoroj kaj pri iliaj verkoj (estas listigitaj ankaux esperantaj tradukoj). Referencaj informoj antaux cxiu novelo kaj rakonto donas pliajn detalojn, ekzemple kiel gxi estis kreita kaj kie unuafoje publikigita.

Se oni rigardas tiun cxi libron ne kiel prezentilon de la rusa literaturo, sed kiel distran legajxon, oni trovos en gxi diversspecajn, diversstilajn verkojn. La libro enhavas aventurajn, mistikajn, sxercajn, filozofiajn, amajn, vivkoncernajn historiojn.

Jen, ekzemple, la novelo de A. S. Pusxkin La pika damo. Versxajne, multaj melomanoj konas la samtitolan operon de P. I. Cxajkovskij kaj supozas, ke gxia libreto precize sekvas la pusxkinan originalon. Tute ne! Unue, la verko de Pusxkin estas prozajxo, dum la libreto konsistas el versoj de la libretisto (frato de P. I. Cxajkovskij), la komponisto mem, verkistoj de la 19a jarcento K. N. Batjusxkov, V. A. Jxukovskij kaj ecx la poeto de la 18a jarcento G. R. Derjxavin. Due, Pusxkin nomas la protagoniston laux la familinomo (Hermano, ruse Germann, cxar gxi estis el germanoj), sed en la opero German (kun unu „n”) farigxas antauxnomo. Trie, kelkajn operajn personojn ligas tute aliaj parencaj rilatoj, iuj herooj simple forestas cxe Pusxkin. Kvare, en la opero la aferoj okazas en pli frua epoko, ol en la novelo. Kvine, la opero havas pli draman finalon, ol la prozajxo. Post cxio cxi ni, certe, devas konfesi, ke ambaux La pikaj damoj rakontas la saman iom mistikan historion pri maljuna grafino, posedanta sekreton pri tri kartoj. Cxu vi ankoraux ne trovis bonan kialon relegi la novelon de Pusxkin?

Tute alia verko estas Karaso-idealisto de M. Je. Saltykov-Sxcxxedrin pri karaso, „trankvila fisxo, inklina al idealismo”, kiu kredas je la justeco kaj felicxo por cxiuj fisxoj, atendas la tempon, kiam „la fortuloj ne premos la malfortajn, la ricxuloj ne premos la malricxajn”, kaj scias la magian vorton „virto”, pro kiu cxiu ezoko devas igxi karaso. Tiu tre amuza kaj cxiam aktuala verko estas fabelo por plenagxuloj pri kolizio de belega idealo kun kruda realo.

La rusaj verkistoj „parolas” esperante flue kaj bele, certe pere de la tradukistoj. Necesas rimarki, ke la leganto havas eblon gxui kaj kompari laboron de 13 tradukistoj. Rakontojn de unu auxtoro ofte tradukis malsamaj personoj, tial A. P. Cxehxov parolas per kvar vocxoj kaj A. S. Pusxkin aperas en kvin diversaj lingvajx-vestoj. Tio rezultas en neenuiganta kaj multrilate interesa legado.

Ni volas atentigi la legantojn pri ankoraux unu detalo. Temas pri la literaturo de la 19a jarcento, do pri tiutempa rusa lingvo, pri tute alia medio. Se forestas specialaj klarigoj kaj komentarioj, la leganto ofte preterpasas malklarajn lokojn kaj sekve nur duonkomprenas la mondon de la verko. Por legi malnovajn verkojn kaj gxuste kompreni ilin (ecx pli: por kompreni ilin) respondeca kaj scivolema leganto bezonas glosarojn. Kiam malnova teksto estas tradukata en alian lingvon, tradukisto solvas la problemon pri maloftaj, forgesitaj, arkaikaj vortoj, sed restas tiu pri la kultura medio. Ni gxojas, ke la kompilantoj de Rusa novelaro zorgis pri tio kaj prezentis specialan parton kun komentarioj al cxiu rakonto. Certe, tiu parto povus esti ecx pli granda, cxar tro multaj realajxoj jam foriris el nia vivo.

Provlegantoj el diversaj landoj helpis elsarki rusismojn kaj aliajn erarojn. Por tiu cxi recenzo ankaux ni legis la libron tre atente (konstante komparante la tradukojn kun la originaloj), sed trovis nur tre malmultajn pres- kaj traduk-erarojn.

Por kiu estas cxi tiu libro? Ni sendube rekomendas gxin al cxiuj serioze interesigxantaj pri Rusio, cxar en la verkoj estas honeste pentritaj rusaj karakteroj kaj la rusa vivo. Lernantoj povas legi la libron por konatigxi kun grava parto de la monda literaturo. Kaj ni pensas, ke la novelaro placxos al cxiu, kiu simple sxatas legi dikajn librojn!

Anna kaj Mati PENTUS

Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento. Kompilis A. Korjxenkov, N. Lozgacxev. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2003. 400 pagxoj kudre binditaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: februaro 2004