MONATO

La kvin vestoj de La Robaioj

„Ni vere ne troigus, se ni emfaze konstatus, ke inter diversaj nacioj, Omar Kajjam (1040-1123) estas same bonkonata, kiel Sokrato, Epikuro, Ŝekspiro, Moliero, Tolstojo k.a.” Tiel Mohammad Poorgholi Belverdi komencas la antaŭparolon de La Robaioj de Omar Kajjam en 9 lingvoj, kiun li ĵus eldonis. Sen troigo li povus skribi ankaŭ, ke La Robaioj estas en Esperanto la plej multe eldonita verko. El deko da eldonoj la verko restas havebla nun en kvin diversaj vestoj; jen io, pri kio Esperanto-aŭtoroj eĉ ne fantazius ...

La plej malnova versio, ankoraŭ trovebla en la merkato, estas la eldono de Kardo (Albert Goodheir [gudhir]) el 1980, esperantigita de William Auld [ŭiljam old] el angla traduko, sub la nomo La Robajoj (kun j). Ĝi estas modeste eldonita, sed enhavas 75 ravajn versojn.

Kvar jarojn poste aperis ĉe TK/Stafeto reviziita kaj plivastigita dua eldono kun 211 versoj el la persa originalo tradukitaj de Gaston Waringhien [gastón varengjén], kun enkonduko kaj multaj notoj liaj.

En la jubilea jaro 1987 aperis en Irano tre luksa 30-lingva versio kun koloraj gravuraĵoj, kiu jam samjare elĉerpiĝis kaj estis reeldonita en 1988. La Esperanta parto nomiĝis „Tria eldono reviziita kaj plivastigita”, sed fakte estis eldono „malplivastigita”, ĉar en ĝi mankis la 211a kaj lasta verso de la dua eldono.

Kaj nun en 1997 aperis du pliaj eldonoj. Unue Fonto aperigis sobran sed belan verkon kun ilustraĵoj de Eugene Karlin. Ankaŭ ĝi nomiĝas „Tria eldono reviziita kaj plivastigita” kaj vere estas plivastigita. Aldoniĝis la 7a ĉapitro kun versoj 212 ĝis 260.

La (provizore?) lasta eldono estas 9-lingva kaj aperis en Irano. Ĝi estas rekompostita versio de la unua irana eldono, kaj ankaŭ ĝi finiĝas per la verso 210.

Oni ne povas ne interesiĝi pri verko tiom ofte eldonita. Sed kiun version aĉeti? La plej plaĉaspekta, certe, estas la eldono de Fonto de 1997. Krome ĝi estas la plej kompleta. Se tamen vi vere interesiĝas pri la Esperanto-traduko, indas aĉeti ankaŭ la eldonon de Kardo kaj kompari la tradukon de William Auld - el la angla - kun tiu de Gaston Waringhien - rekte el la persa. Se vi ne deziras legi la verkon, sed ekspozicii ĝin inter Don Quijote, La Dia Komedio kaj aliaj gigantoj, mendu la pompe belan 30-lingvan version pli ol 700-paĝan!

Paul PEERAERTS

Aldono de la redaktoro: Mi ne povas deteni min de cito de fragmento el (ts! privata!) letero de Gaston Waringhien, datita la 12an de januaro 1988 al Itô Kanzi, kiu sub pseŭdonimo Ludovikito publikigis jam 52 volumojn de la luksega Plena Verkaro de Zamenhof (se mi ĝuste kalkulis sur mia librobretaro) kaj publikigos pli, se bonvolemaj esperantistoj kontribuos mone al lia UEA-konto:
„En Irano oni presis volumon de tradukoj el Kajjam en 30 lingvoj; sed ili pardonpetis, ke ili ne povas sendi al mi ekzempleron, pro registara malpermeso. Nu, lastan semajnon, mi tamen ricevis tian ekzempleron, senditan el Teherano, de nekonata samideano! Temas pri volumo de 710 paĝoj, formato 16 x 24 cm, el glacea papero, kun kadra ilustraĵo de ĉiu paĝo kaj krome nigraj kaj koloraj tutpaĝaj bildoj, tre peza; antaŭparoloj en Esperanto (kun freneza laŭdo de mi!), en araba, angla, kaj persa lingvoj. Meze de tiuj variaj alfabetoj (de la sanskrita ĝis la mongola) troviĝas la tuta represo de mia traduko, po 5 robaioj en paĝo (ili devis foroferi la lastan, kiu lasus paĝon blanka), kaj eĉ plejparto el mia Esperanta antaŭparolo, inkluzive de la lastaj linioj... Estas eĉ aldonita mia foto (de 1965!)... Kaj ili ne hezitis meti sub la titolo la mencion ”Tria eldono”! Jen nun mi fariĝos fama tra la tuta mondo orienta!!!, almenaŭ por tiuj, kiuj estos sufiĉe riĉaj por aĉeti tian volumon”.
Omar Kajam: La Robajoj. El la angla tradukis William Auld. Eld. Kardo, Glasgow, 1980. 50 paĝoj glue binditaj.
Umar Kajjam: La Robaioj. El la persa tradukis Gaston Waringhien. Eld. TK/Stafeto, Antverpeno, 1984. 106 paĝoj kudre binditaj.
Rubaiyat of Omarkhayyam in 30 languages. El la persa tradukis en Esperanton Gaston Waringhien. Eld. Padideh Publishing, Tehran, 1987. 710 paĝoj kudre binditaj.
Umar Kajjam: La Robaioj. El la persa tradukis en Esperanton Gaston Waringhien. Eld. Fonto, Chapecó, 1997. 150 paĝoj glue binditaj.
La Robaioj de Omar Kajjam. El la persa tradukis en Esperanton Gaston Waringhien. Eld. Mohammad Poorgholi Belverdi, Irano, 1997. 132 paĝoj kudre binditaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!