MONATO

Groteskumi fabele

Vere groteskaj estas tiuj dudek du fabeloj. Interparolas du matenoj. Lamentas ne-ekzistanta truo. Violo tenas al si la ventron pro rido. Ĉefrolas senansa tasego kaj sanansa tasego — pri kio temas, mi ne povis elkribri. Merlo havas ŝu-butonajn okulojn — se vi povas imagi, kio tio estas. Diskutas diversaj etaĝoj de domo kaj fuĝas lentugoj. Kaj kio estas „franta”?

Nur je la unua vido temas pri fabeloj por infanoj. Fakte, la tekstetoj ŝajnas al mi aŭ tro simplaj, aŭ tiom groteske nelogikaj, ke ili certe ne taŭgas por niaj esperantistidoj. En ĉiu historieto la homoj, bestoj aŭ objektoj interparolas plimalpli kaose, kaj je la fino la leganto restas tute nekontentigita. Eble hungaro havas alian „humuron” ol germano. Tiu, kiu volas nepre groteskumi, bonvole aĉetu la kajeron!

Walter KLAG

Erwin Lázár: La sepkapa feino. 60 p. 1998.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!