Grigorij Arosjev estas juna moskva poeto, kies unuan poemkolekton antaŭis oftaj publikigoj en kelkaj rusiaj esperantaj periodaĵoj. Kaj do, fine de 1998 aperis 64-paĝa fajne ilustrita libro „Sonet”'. Ĝi estas dividita je du preskaŭ egalaj partoj: en unu troviĝas versaĵoj en Esperanto (20 pecoj), en la alia ruslingvaj (25). Ĉiuj poemoj estas originalaj, nur la lasta en ambaŭ partoj aperas dulingve (tradukita de la aŭtoro mem). Arosjev verkas en agrabla tradicia, klasika stilo, kiu estas tute mala al la moderna poezio. Li strebas al glatigo de la ritmo, sed foje ne sukcesas; same pri la rimoj. La temoj estas kutimaj: ama liriko, observado de la naturo; de tempo al tempo, la aŭtoro ironias kaj sarkasmas pri siaj sentoj kaj perceptoj.
Necesas tuj diri, ke la partoj ne estas egalaj laŭ nivelo la Esperanta estas multe pli forta. La ruslingva parto estas malpli matura, pli infaneca, kaj oni povas supozi, ke versaĵoj ruslingve estis verkitaj antaŭ la esperantaj. Sed, certe, ankaŭ inter ili troveblas interesaj. Sed, nature, legantojn de MONATO, unue interesas poemoj esperantlingvaj. Do, jen pri ili.
Malgraŭ tio, ke la unua parto estas efektive pli profesia, ankaŭ ĝi estas ne ĉiam same altnivela. Komparu la vere majstrajn liniojn:
Fin' de l' januar'. Malrekte Trafas kugloj kontraŭ vangoj. Vent' brutala. Primavera. Acidiga. Kaj infera. Fluas akvoj, akvoj. Sangoj. Fluas sangoj misdirekte.
(„Foriro de l' januaro”)
kun nematuraj versoj:
Hirundoj kriĉetas en freŝa ĉielo, Ĝi grizas, kaj tio aspektas tre bela, Mi ŝatas ĉi tempon, ĝi estas mirinda... Freŝega tero humida.
(„Rigardante al pluvo”)
En la Esperanta parto enestas okpaĝa poemo aŭ „tragedio” (laŭ difino de la aŭtoro) Sinjorino Fumadisto, kiun ne eblas ne rimarki. La poemo estas en si mem kompilaĵo de strangaj, nekombitaj pensoj (kelkloke, tamen, tre interesaj), kun foje lamanta ritmo kaj vortludaj esprimoj. Tamen la ĝenerala postimpreso estas iom tumultiga, ĉar restas neklare, kion celis la aŭtoro.
Ankaŭ aliaj rimarkindaj versaĵoj impresas pozitive: Amo mallonga poemeto-konversacio, Eŝafodo eta filozofia fablo, Cigno tragika krio, kiu estas dediĉita al persono, kiu neniam plu revenos al nia mondo.
Meze de la libro estas ĝia kerno: dulingva soneto, kies linioj kaj rimoj virtuoze interplektiĝas kaj vortludas. Estas domaĝe, ke ĝin povos ĝui nur posedantoj de ambaŭ lingvoj.
Malgraŭ tio, ke la nivelo de la poemoj estas vere saltanta, oni povas esperi, ke sekvaj poemkolektoj estos pli maturaj kaj, certe, pli bonkvalitaj. Pri tio, ke pliaj libroj sekvos, oni ne dubu, ĉar Ĉi tio estas ne komenco, Kaj ankoraŭ ne la fin'.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001 |