MONATO

Stenu ĉiulingve, se vi kapablos

La prezentata libro priskribas plurlingvan stenografian sistemon bazitan sur fonologiaj principoj kaj fonema alfabeto. Ĝi ne estas adapto de nacilingva sistemo.

Kelkaj unuaj ĉapitroj prezentas historian fonon kaj „teorian bazon”. Interesa estas konciza historia skizo kaj kompara analizo de kelkaj stenosistemoj, kvankam iuj konsideroj de la aŭtoro ŝajnas al mi tro simpligaj aŭ/kaj senbazaj.

Surprizo atendas leganton ĉe la ĉapitro „Deveno de Sonosteno”, kiu komenciĝas jene: „Matene je la 11 Majo 1958, nekonato, kiu iel radiis sanktecon, ekaperis al mi en la plej klara sonĝo en mia tuta vivo. Samtempe mi interne kaj ekstere aŭdis la vortojn `Tiu estas via patro, sed ne via vera patro.' Dum la vespero de la sama tago mi treege surprize ekvidis foton de tiu nekonato en libro, kiun mi hazarde ĵus aĉetis.” El la sekvanta emocia priskribo ni ekscias, ke la aŭtoro, kiu estis „normala inĝeniero, ano de la scienca, pli-malpli ateisma kulto”, sub la gvido de la vizio de Jogananda, kiu okazis „ses jarojn post kiam tiu forlasis sian korpon”, „post unu semajno de vegetara dieto inspirita de la libro, ĉesis fumi por ĉiam sen iu ajn problemeto”, kio „provizore savis” lian vivon ktp. samtone ... Mi koncedas, ke ekzistas legantoj, kiuj ŝatos tion, sed mi opinias mia devo de recenzanto averti la ceterajn.

Instruado de stenografio komenciĝas nur sur paĝo 41 per Leciono 1 kaj finiĝas fakte sur paĝo 64 kune kun Leciono 6 ... Mi honeste provis lerni la prezentitan stenosistemon. Bedaŭrinde, la ĉefa didaktika metodo, kiun uzas la aŭtoro, estas skribi paralele tekston en Esperanto kaj en Sonosteno. Jam en Leciono 3 mi senespere perdis la spuron pro manko de klara ekspliko, kiuj grafikaj elementoj estas sencodistingaj, kaj kio estas ilia preciza senco.

Gramatikaj eraroj en la libro renkonteblas, bedaŭrinde, sur preskaŭ ĉiu paĝo. Multaj el ili ŝajnas preseraroj, kiel „Forgesu la pas*t*intecon”. Tamen ne ĉio estas klarigebla per interveno de preseja koboldo, ekzemple: „Tiutempe multaj homoj, speciale Hindoj, admiris Hitler, ĉar li oponis Anglion, la tiam*a* subpremant*o* de Hindio”.

La stilo de la aŭtoro vekas kontrastajn sentojn: unuflanke, ĝi estas flua kaj plejparte komprenebla; aliflanke, ĝi ne estas klara kaj eleganta Esperanto. Ofte la ĝustan komprenon helpis laŭvorta traduko en la anglan.

El la libro ne estas klare, ĉu iu alia, krom la aŭtoro mem, kapablas flue sonosteni. Per si mem tio ne devas malkuraĝigi entuziasmulojn. Mi ne dubas, ke, havante relative multan liberan tempon, oni povas ĝui malkovradon de nekomplete priskribita notacia sistemo, bazante sin sur sufiĉe multaj paralelaj tekstoj.

Aleksandro SHLYAFER

Joseph Gamble: Sonosteno, tre rapida, presebla, ĝenerala skribo por multaj lingvoj; kun eseoj pri la pacartoj; la plej konciza, presebla, multlingva ĝenerala skribo. Eld. Edistudio, Pisa, 1995. 110 paĝoj kudre binditaj. ISBN 88-7036-060-1.

Indekso