Bonege esperantigita fare de la tradukmajstro William Auld, la romano Spartako konservas fidele la etoson kreitan de la skota verkisto J.L. Mitchell [Mitĉel]. Pli bone konata sub la pseŭdonimo Lewis G. Gibbon, li restis en la konscio de nia jarcento kiel la plej talenta skota prozverkisto. Devena el familio de terkulturistoj, li bildigis en siaj popularaj verkoj la medion de la skotaj etbienuloj antaŭ la unua mondmilito. Radiografado de la sociordo tia, kia ĝi estas en ĉiuj mondanguloj. Brutala epopeo pri la konservado de la libereco perforte ektirita de la gladiatoroj el la manoj de iliaj majstroj.
La romano ŝokas la leganton, kiu jam tralegis la verkon de Giovagnoli. Dum la tralegado de ĉiu epizodo pri la bataloj inter la du kontraŭantoj la romano akiras konturojn de la naturalisma kanono. Scenoj de interbuĉado, perforto kaj rapidpasaj gestoj, deziroj, sentoj de humaneco. Kiu mordas la unua tiu supervivas, jen la principo. Sur tiu fundamento la heroo civilizema Spartako revas konstrui la utopian respublikon de la helena filozofo Platono. Konvinkite de sia konsilanto, la atenano Kleono, eŭnuko, kiu kunportas ĉie ajn sur la batalkampo la verkon de Platono. Akompanante ĉiam kaj ĉie la Komandanton, la eŭnuko spertos en la fino la saman sorton: la krucumadon.
Aparta figuro estas la judo Gerŝamo, ido de popolo respektanta unu leĝon kaj unu Dion, li rimarkiĝas kiel la plej batalema kaj elturniĝema. Akompanate de sia edzino Judita, preta akuŝi, li kunportas en si la sopiron al sia lando, kiel la judoj iam malliberigitaj en Egipto kaj Babilonio. Li ne revas pri iu imperio de ĉiuj homoj liberaj, ĉar li malŝatas la nejudojn kaj ties kredojn, mitojn. Spartako, la traco mortigas nur en stato de neceso, protektas la virinojn kaj celas starigi konsekvencon en la socia ordo, en la sentoj, en la moralo, spite al sia barbara origino.
La aŭtoro atribuas al li la ideon, ke Dio enestas en la homo. La romano fermiĝas jene: Estis printempo en Italujo, cent jarojn antaŭ la krucumo de Kristo.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2003 |