Spegulas tiuj ĉi 18 poemoj modernan, mondvastan, urban menson; plue, menson, kiu konstruas hejmon ĝuste el la manko de hejmeco, kiu karakterizas la modernan homan kondiĉon: „mondo revenanta en la nedetrueblan helecon kun vortoj de renovigita soleco”.
Tiuj ĉi abstraktaj poemoj donas al ni preskaŭ geometrian mapon de la homa vivo; „la rigardo, kiu serĉas la sencon en la vorta arkitekturo” priskribas ankaŭ la rigardon ĉi-poetan. Dum sia vojaĝo el la paseo al la futuro, tiu ĉiam-nuna konscio tra-urbas „sur multnuancaj stratoj” kaj spegulas sin kiel solecan nodon en vasta reto, renoviganta sin ĉiutage, kun nur „efemera memoro” pri la hieraŭo: „La silenta egoo / kaŝas dezirojn / kaj agojn / kontemplante sin en la splendoro / de lunoj kaj la nokto, / en la travivaĵa spegulo”.
Sed mi diris, ke la poemoj de Vimala Devi konstruas hejmon; ŝiaj poemoj ja ne tenebras. Ian misteran vivopovon ŝi vidas, kiu permesas al ni speguli niajn vivojn malgraŭ la nepovo starigi pluteneblajn ligojn; „speguliĝo aksumanta / ĉirkaŭ spertaĵaro / ankoraŭ vivanta inter realo / kaj solidara sento”. Kaj plej gravan — kaj mistikan — rolon ludas la estonto en tiu ĉi espero de solidareco; tiu tagiĝo, kiam unuiĝos la estonto, ago kaj memoro.
Solidareco Nun mi konas vian vizaĝon, Spegulon, kiu pulsas Kaj pleniĝas de rememoroj Malantaŭ la limo kontemplanta La estingiĝantan nokton. Iom post iom nin kunvokas La afabla antaŭtagiĝo, Kie la memoro kreskas Kun voĉo kiu celas La belajn tagojn. Solidarajn.
Nia esenca soleco nuna, ventaj murmuroj de memoro pri iamaj ligoj interhomaj, kaj la paradoksaj provoj konstrui novan utopian mondon „esperplenan” el nestabila, spegule nereala nuno estas konstanta temo tra la poemaro.
Loki Esperanto-poezion „norden al la futuro” (Paul Celan) estas kuraĝoplena malfacila integrado de ŝarĝitaj „verdaj” vortoj (futuro, espero, nova sento) kun malmilitisme konceptata rolo de lingvo, poezio, kaj la homa vivo.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001 |