MONATO

De Britio al Romo

En la monda literaturo ne mankas noveloj, kies fono estas la Roma Imperio en la frua periodo de la kristana epoko. Oni pensas unuavice pri Quo vadis? de la pola aŭtoro Sienkiewicz. Pro tio estas interese legi la komenton de Gerrit Berveling en Fonto, cititan sur la malantaŭa kovrilo de La ŝtona urbo: „... La romano egalas la teman kaj rakontadan amplekson kaj impresivon de Quo Vadis?, sed bonŝance sen ties historiaj stultaĵoj, naciismaj troigoj kaj sukereca propagando por iuspeca kristanismo ... La Ŝtona Urbo simple estas vivo. Gratulon al la aŭtoro!”. Samtempe, William Auld, en sia Antaŭparolo, taksas ĉi tiun verkon „estonta klasikaĵo de nia literaturo”.

Mi ne povas malkonsenti kun ĉi tiuj respektindaj opinioj. Inter ĉiuj romanoj pri simila temo, kiujn mi iam legis, mi memoras neniun, kiu tiom kaptis mian imagon, retenante ĝin ĝis la lasta vorto de la lasta ĉapitro. Kvankam la libro unue aperis en la angla lingvo, la esperanta traduko (farita de la aŭtorino mem en klara fundamenta lingvaĵo), estas tiel elstara, ke oni preskaŭ havas la impreson, ke ĝi estas originala verko.

En ĉi tiu romano, Bivana, kelta virino, rakontas la historion de sia vivo, komencante de sia infaneco en suda Britio. Ŝi priskribas la tagan rutinon simplan kaj monotonan (sed poste nostalgie memorotan) de keltaj vilaĝanoj en la tempo, kiam la romianoj provis konkeri tiun regionon. Kiel juna knabino, Bivana devas helpi la patrinon pri la hejma laboro ĉirkaŭ la familia kabano. Poste, kiam ŝi pli alproksimiĝas edziniĝo-aĝon, ŝia onklino inicas ŝin en la misterojn de tinkturado, uzante kolorojn elprenitajn el kreskaĵoj kaj aliaj naturaj fontoj. (Parenteze, antaŭ nur unu aŭ du generacioj, tiuj metodoj estis ankoraŭ uzataj en la keltaj regionoj de la Britaj Insuloj.)

Ĝis tiam, Bivana estis kontenta pri sia trankvila vivo, kaj apenaŭ ŝajnis ĝenata pro la sovaĝe kruelaj druidaj kutimoj, kiuj laŭregule, dum la frusomera kaj aŭtunfina festivaloj, interrompis tiun trankvilon.

Iutage, tamen, tiu mondo de ŝia kontenta juneco estis por ŝi tute detruita, kiam romiaj soldatoj atakis ŝian vilaĝon. Bivana, kune kun aliaj junaj kunvilaĝanoj, estis kaptitaj kaj ŝipe transportitaj al Romo, kie ili estis venditaj kiel sklavoj. Ŝia sorto estis iom pli bona ol tiu de ŝiaj kunulinoj, ĉar la familio, kiu aĉetis ŝin, estis estrata de relative humana mastro de kampara vilao.

Kvankam la priskribo de la vivo en la romia familia medio konsistas el ordinaraĵoj: kuirejaj kaj legomĝardenaj taskoj, pariĝo inter kunsklavoj, malofta naskiĝo de infanoj, mamnutrado, impresoj pri romiaj latrinoj (!), vizitoj al la publika banejo, kaj kelkfoje, arbitra kaj severa punado - ĝi neniel iĝas teda aŭ malinteresa.

Mi ne deziras malpliigi la plezuron de estontaj legantoj per antaŭtempa malkaŝo de la tuta intrigo. Sufiĉu diri, ke ŝanĝiĝas la situacio de Bivana (nun nomita Barbara de ŝiaj gemastroj), kiu estas serioze trafita de gravaj eventoj en Romo.

Kiel jam notis en siaj komentaroj Auld kaj Berveling, la priskriboj de la vivo en la kelta Britio kaj en la Roma imperio estas vere majstraj. Oni vidas, ke la aŭtoro zorge esploris la keltan kaj romian fonojn de sia rakonto. Aĉetu la libron tuj, kaj mi promesas, ke vi ĝuos nekutime plezurigan frandaĵon.

Garbhan MACAOIDH

Anna Löwenstein: La ŝtona urbo. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1999. 350 p.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!