MONATO

„Porkoj” nematuraj

Oni povas antaŭvidi, ke eble la dua disko de „La Porkoj” estos nepre havenda por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-roko. Sed „Ŝako” estas la unua disko de la bando el Argentino, kaj la dua albumo ankoraŭ ne ekzistas. En la jam aperinta disko montriĝas grandaj talentoj, sed oni sentas ian subtilan mankon. Ni ekzamenu, ekzemple, la unuan kanton „Hieroglifoj”.

Dekomence ni rimarkas, ke temas pri spertaj muzikistoj. La drumisto (Pablo Ciancio) kaj la basgitaristo (Salvador Agustoni) lerte kaj solide kunritmas. Ignacio Mendizabal ludas la elektran gitaron laŭ profesia maniero (fakte, la gitarumado en la tuta disko estas elstare laŭdinda). La kantado de Alejandro Cossavella estas vere mirinda: ne surprizas nin legi, ke li estis premiita en la 1998-a Belarta Konkurso de UEA. Kio do mankas?

Mankas kantinda kanto. Oni legas, ke la plimulto de la kantoj „estas komponitaj de 'La Porkoj' mem...”. Hmmm. Se vi iam ludis en rokbando, vi povas imagi la scenon (la sekvanta dialogo estas nura konjektaĵo ...):

Basgitaristo: Jen interesa linio, kiun mi esploris ĉi-matene.
Gitaristo: Eble ni povas konformigi al tio la jenajn mezurojn, kiujn mi aranĝis lastmarde.
Kantisto: Ni aldonu refrenon komponitan de mi antaŭ kelkaj monatoj.
Drumisto: Mankas al ni nur versoj.
Kantisto: Ni improvizu!

Post dek minutoj la kanto estas finkomponita. Jen la unua verso:

„Arlekenoj, maskobaloj, astronomoj, piramidoj, gejŝokanto, Flughaveno, ĵurnalistoj, kafeino, malplimultoj, entreprenoj, savozonoj, Energio, marionetoj, kamentuboj, tribunaloj, hundinidoj ...”

Ne temas pri liriko. Temas pri listo. Kaj la tuta kanto impresas kiel ia kunmetaĵo. Ĝi ne tute koheras.

Ĉu oni verkas romanon en komitato? Ĉu oni pentras bildojn tiel? Kompreneble ne, kaj ankaŭ la plej bonajn kantojn kreas nur unu komponisto, aŭ eble du, se ili bone kunlaboras.

Fakte la plej koherajn kantojn en la disko komponis Alejandro Cossavella sole, kaj la lasta trako, „Jen”, pruvas, ke li estas talentoplena. La mallonga refreno — „Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo” — estas tiom bela, ke la disko estas preskaŭ nepre havenda nur pro tio. Preskaŭ ... ĉar la kanto ne estas perfekta. Mankas al ĝi „ponto” — popkanta termino, kiu signifas flankan materialon, kiun oni enkondukas post kelkaj versoj por variigi la muzikon kaj esplori la lirikan temon de alia perspektivo. Cossavella estas (supozeble) juna, ankoraŭ ne matura komponisto. Li bone priskribas por ni interesan situacion. Kiam li fariĝos pli sperta, li esploros kaj eksplikos tiajn situaciojn (kaj konsekvence liaj kantoj ne estos tiom mallongaj!).

Nu, „Ŝako” estas inda, sed ne perfekta, debuto. La bando kapablas fariĝi potenca voĉo en nia muziko. Ni atendu la bonegan duan diskon. Dume, kial ne sperti la unuan?

Danjelo GIBBONS

La Porkoj: Ŝako. Kompakta disko 28-minuta. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 1999.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!