MONATO

Interna pejzaĝo de alia virino

Esperanta originala literaturo estas riĉa je aŭtoroj-virinoj. Tio, sendube, estus agrabla fakto, atestanta, ke nia kulturo estas libera de ajnaj avantaĝoj por viroj, se ne estus evidente, ke pliparto de la aŭtorinoj produktas ĉefe verkojn tre malmultajn, sporadajn, aŭ ilia nivelo estas, fakte, subnivela. Kaj tio povus konkludigi, ke, male, ankaŭ la internacilingva kulturo estas, same kiel la naciaj, precipe vira kaj la lingvo destinita por la tutmonda uzado stimulas nur la viran kreadon ... Sed, feliĉe, ekzistas esceptoj: en la vico de la viraj klasikuloj de la esperantlingva literaturo troviĝas ankaŭ kelkaj virinoj, kies verkoj almenaŭ ne malsuperas produktaĵojn de iliaj aliseksaj kolegoj. Kaj inter ili honora loko apartenas, sendube, al Spomenka Štimec, elstara aktivulino kaj prozistino el Kroatio.

Ĝis nun la fajna prozo de Spomenka pentris la mondon precipe per ŝiaj propraj travivaĵoj, estis montrita kiel la „interna pejzaĝo” kaj tial neeviteble havis la aŭtobiografian karakteron. Ĝuste tio estas plej valora por tiu leganto-viro, kiun interesas karakterizoj de la specife ina mondpercepto, kaj tial ŝiaj libroj servas al interproksimiĝo kaj interkompreniĝo inter la du malsamaj mondoj, ekzistantaj en la homa socio. Sed laŭ la spertiĝo de la verkistino, ĉe ŝi, verŝajne, kreskis la kompreno, ke la metodo – montri la eksteran mondon pere de ina interna pejzaĝo – eblas ne nur surbaze de aŭtobiografia materialo, sed ankaŭ per montrado de travivaĵoj, internaj pejzaĝoj de aliaj virinoj ... Tiel aperis la nova libro de Spomenka Tilla, prezentanta biografion de fama germana aktorino Tilla Durieux, sed verkita samkaraktere al aliaj libroj de Štimec: kiel aro da epizodoj el la interna vivo de la virino, sed nun ne el la (kvazaŭ) propra, sed alies. La rezulto estas tre interesa kaj inspira.

La elekto de la protagonistino estas klara: la aktorino grandan parton de sia vivo pasigis en Kroatio, en Zagrebo, kaj ĝis nun tiu fakto estas memorata kaj aprezata en la lando. Do, la vivo de la virino kun internacieca sorto (germanino loĝinta en Zagrebo kaj pro ironio de la sorto dum certa tempo eĉ civitanino de Honduro), prave ŝajnis por la zagrebanino interesa ankaŭ por internacia esperantista publiko.

Tilla Durieux vivis longan vivon, kaj la vivo estis dividita en kelkaj tute malsamaj periodoj. Jen tio estis ligita kun ŝiaj edziniĝoj, jen – kun tute eksteraj teruraj politikaj eventoj, je kiuj tiom riĉis la ĵus pasinta jarcento. Kaj en ĉiu el la periodoj Tilla vivis apartan vivon, okupiĝis pri malsamaj aferoj, sed ĉiam – brile kaj elstare, tia estis ŝia personeco. Ĉiam ŝi penis resti honesta, konduti konforme al la konscienco – kaj, malgraŭ la evidenta neebleco, sukcesis. Bedaŭrinde, en la libro ne tro multas ilustraĵoj kaj, ekzemple, forestas fotoj kaj portretoj de Tilla el la frua periodo (kiam ŝi estis la plej pentrata fare de famegaj pentristoj, inkluzive eĉ de Renoir, virino en la komenco de la 20a jarcento kaj difinintino de modoj en Berlino), sed de tiuj fotoj, kiuj ja estas, aperas impreso de elstara sagaco.

Kvankam en la libro estas ĝenerale priskribita la tuta biografio de Tilla, en la fokuso, kompreneble, troviĝas ŝia periodo zagreba. Tien ŝi trafis fuĝante kune kun sia tria edzo, juda entreprenisto, de naziaj persekutoj. En 1941, kiam Jugoslavion atakis Germanio, ŝi devus fuĝi plu, sed prokrastis ĝis la lasta momento – kaj ne sukcesis. La edzo pereis, kaj ŝi pasigis en Kroatio ankoraŭ 12 jarojn ... La aliaj periodoj de la biografio estas rakontataj kiel kvazaŭ rememoroj (tre virinece, kiel Spomenka Štimec brile scipovas) aŭ – pri la lasta germana periodo de la vivo – kiel sufiĉe seka listo de faktoj.

Ne indas ĉi tie rerakonti la biografion de Tilla – dezirantoj prefere legu la libron. Tamen, por rekomendi la libron, endas fari ankoraŭ unu rimarkon. Estis por mi jena kultura ŝoko, kiam mi legis la libron. Tilla loĝis en Kroatio 20 jarojn – sed la lingvon de la lando tute ne ekposedis. Ŝi sukcesis komunikiĝi nur en la germana! Tiaj detaloj treege multe diras pri la landa kulturo – ja inter 1918, kiam Kroatio ĉesis esti aŭstra teritorio, kaj 1953 pasis 35 jaroj, sed plu eblis komunikiĝi en Zagrebo nur en la germana. Imperioj falas rapide, sed iliaj kulturaj spuroj restas en iamaj teritorioj pli longe ol supozeblas ... Kaj ne estas la sola neatendita instruo pri la kroata vivo – pluaj detaletoj, dissemitaj tra la teksto ĉu laŭ la intenco de la aŭtoro, ĉu hazarde, tre elokvente rakontas pri tiea vivo en 1930-1950aj jaroj, permesante gustumi kaj pli bone kompreni ĝin. Do, la libro pri germana aktorino fariĝas certagrade tre viveca historia romaneto pri Zagrebo.

Necesas gratuli la aŭtorinon pri la nova literatura sukceso kaj deziri, ke ŝi plu ĝojigu nin per novaj verkoj – pri la virinoj, ĉu elstaraj ĉu ordinaraj, kun la vere virina mondpercepto.

Nikolao GUDSKOV

Spomenka Štimec: Tilla. Eld. Edistudio, Pisa, 2002. 179 paĝoj binditaj. ISBN 88-7036-071-7.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: marto 2004