MONATO

Satira, humure serioza, amara, ridiga

Miklós Tóth-Máthé estas hungara verkisto, eksa aktoro, kies ĝisnunaj dek ok titoloj enhavas novelojn, dramojn kaj romanojn. En Trans la seĝo oni trovas kvardek elektitajn novelojn en esperanta traduko. La volumo montras, ke tiu ĉi aŭtoro tre meritas esti pli vaste konata ol ĝis nun.

La novelaro dividiĝas en tri partojn. La unua enhavas novelojn, kiuj prezentas biblian aŭ klasikan temon. Ne temas ĝuste pri parafrazoj aŭ interpretoj, sed simple pri disvolvo de la origina rakonto en novela formo kaj kun psikologia komprenemo.

La meza parto, kiu ampleksas duonon de la volumo, prezentas la plej valorajn novelojn. Per tre persona stilo, satira, humure serioza, iufoje nigre amara, alifoje pripensinde ridiga, Miklós Tóth-Máthé rakontas al ni verojn pri ni mem kaj niaj homaj interrilatoj. Pluraj el tiuj rakontoj estas etaj juveloj, kaj la samo validas pri tri belaj biografiaj krokizoj pri proksimaj familianoj de la aŭtoro. La nuno kaj pasinteco de diverskarakteraj homoj en Hungario estas pentrata per senrespekta, jen akra kaj tamen amoplena peniko.

En la tria parto daŭras la satiro, sed jam kun pli malprofunda humuro. La plej bonaj el tiuj noveletoj estas tre ĉarmaj kaj amuzaj, dum kelkaj estas malpli atentindaj. Bonan rideton vekis ekzemple Literaturo - laŭ recepto, pri doktoro kiu sanigas per beletro.

Mi dankas al la tradukinto kaj eldonejo, kiuj per tiu ĉi volumo prezentas frandaĵon alie ne troveblan en mia lando.

Sten JOHANSSON

Miklós Tóth-Máthé: Trans la seĝo, Kvardek noveloj elektitaj. El la hungara tradukis Tibor Papp. Eld. Méliusz TMM Bt, Debrecen, 1997. 184 paĝoj glue binditaj. ISBN 963-85741-1-9.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!