MONATO

Profite vojaĝu kun Edwin

Vojaĝoj instigas ankaŭ ordinarajn homojn al pli intensa perceptado de la okazaĵoj, des pli poetojn, homojn kun viglaj, fajnaj sensoj. Edwin de Kock vojaĝis en 1985 al Eŭropo, al Mediteraneo, ja tiuj estas la regionoj de lia pradeveno kaj samtempe de lia interna kultura bazo. Li, sudafrikano, inspiriĝis ĉe siaj radikoj. Lia deka poemaro en la Internacia Lingvo dokumentas ne ĉiun paŝon, sed la por li plej gravajn staciojn. Malgraŭ la titolo Vojaĝoj la libro entenas ne nur la resuman kernon de lia norda itinero, sed ankaŭ tekstojn pri lia lando Sudafriko, pri Len Newell, Esperanto-poeto, kies manuskriptovolumon Edwin de Kock remalkovris dum tiu ĉi vojaĝo, kaj legeblas ankaŭ aliaj temoj, ekzemple omaĝo al la centjara jubileo de Esperanto. Ĝenerale la tekstoj ne estas esperantismaj, sed travidebligas la - per la interna ideo pregitan - personecon de la aŭtoro.

Temas entute pri 23 poemoj, de 17-silaba hajko ĝis dekpaĝa poemego; plej ofte la verslinioj estas senrimaj kaj ne ĉiam la aŭtoro sekvas la jam sankciitajn ritmajn ordojn. Liberaj estas ofte la formoj, same kiel la fantazio, per kiu li vagas tra tempoj kaj spacoj. Temposmozo: jen unu poemtitolo trafa ankaŭ por multaj aliaj. Pro tio la tekstoj ne nepre estas facile kompreneblaj. Ne ĉiu leganto disponas pri la sama kultura fono, ne same dense scias percepti diverstempajn, plurregionajn eventojn. Sed tio tute ne estas damaĝo: La literatur-amanto ja ne legas por konfirmi proprajn limojn, sed por progresi kaj atingi novajn nivelojn. Krome la aŭtoro dankinde faciligas la aliron per klarigoj kaj komentoj historiaj, personaj, verkadaj, ktp. El la tekstoj montriĝas homo erudicia, humanisto, aŭtoro, kiu verkas ne nur por si mem, sed kiu havas mesaĝon, eĉ kie li plej persone enplektiĝas, en poemo priskribanta lian viziton ĉe la tombo de lia frato en Italio, mortfalinta tie en la dua mondmilito.

La enkonduka antaŭparolo de Jiri Karen rilatas ne nur al la tekstoj de De Kock, sed ankaŭ, ĝeneraligante, al la aliro, percepto, interpretado, taksado, ktp. de la moderna poezio. Ĝin kompletigas leginda ampleksa biografio kaj verkadteoria studo de la aŭtoro mem: "Iom pri mi kaj mia verkado".

La lingvaĵon taksu la leganto mem. Unuflanke ĝi konservas la -ujo-formojn ĉe landnomoj, same kiel la majusklojn ĉe derivaĵoj de majusklaj radikoj, kaj ofte esperantigas proprajn nomojn; aliaflanke li ofte uzas ne-fundamentajn elpensojn kiel fro, pon, cis, sob, sor, men, pre, far (eĉ anstataŭ la simpla pasiva "de"). Aldonita vortlisto - enhavanta ankaŭ eble necesajn neologismojn, kiuj tute ne lezas la strukturon de la lingvo - provas pravigi tiun ĉi transiron de la zamenhofa konvencio.

Legantoj, sciantaj pretervidi la jenajn elementojn, certe ankaŭ propraprofite vojaĝos kune kun Edwin de Kock. Cetere la libro aperis en profesia, belaspekta kaj bonkvalita eldono.

Franz-Georg RÖSSLER


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!