MONATO

Vivas virusoj — sed ne en la teatro

Malmultas aŭtoroj, kiuj priverŝas legonton per malvarma akvo; tamen en siaj „historiaj notoj” atentigas Ledon pri senkuraĝigaj komentoj fare de Norbert Bartelmes koncerne la kvar teatraĵetojn en la kolekto Virusoj: „Verko ne sufiĉe literatureca, drastaj terminoj, abruptaj formuloj, troa simplismo”.

Verdikto sendube troa: „literatureco” estas koncepto subjektiva; la terminoj — miaopinie — neniel „drastas” tamen jes la formuloj abruptas kaj jes senteblas fojfoje simplismo. Aliflanke admiru la kuraĝon de Ledon eldoni „virusojn” verkitajn — poste forgesitajn — antaŭ 45 jaroj. Ĉu ne atendi en verkoj el sufiĉe junaj jaroj iom da simplismo?

Temas en la kolekto pri kvar „virusoj”, kiuj plagas la socion: paranojo, viktimoj de klas-sistemo, patriotismo / kapitalismo, kaj ekspluatado. Pravas Ledon, dirante, ke la temoj ankoraŭ aktualas: tamen dubindas, ĉu Ledon (propravoĉe „nek bona aktoro, nek asidua spektanto”) elektis la ĝustan kuracilon.

Stereotipaj vortumantoj

Dramarto postulas individuajn, neniel ŝablonajn rolulojn. Kaj, plejparte, la roluloj de Ledon estas unudimensiaj, stereotipaj vortumantoj. Ekzemple, en „Ĉe la burokratejo”, parolas Oficisto oficiste, Proleto prolete kaj Kapitalisto — jes — kapitaliste. La dramo, la suferado, la tragedio de la sennoma proleto okazas aliloke, for de la okuloj de la spektantoj. Li raportas pri sia sorto, pri malsana edzino, kiun li devas flegadi: li ne vidigas, aktualigas sian mizeron. Kaj fine ĉiu restas same unudimensia kiel komence: neniu profitas de la okazintaĵoj por ŝanĝi la vidpunkton, por larĝigi la menson, simple por homiĝi.

Nenature, parenteze, efikas la monologoj: monologo, en kiu rolulo luktas kun si, alfrontas internan konflikton, estas unu afero; sed elgurdo de konataj duonveroj „(Viktimo mi de tiuj viktimoj, de postuloj de la vivo, de socia organizo kiu devigas min laboradi je ies profito ...” — p. 34) simple enuigas — verdire, teatra mortokiso.

Resume: fiaskinta teatro-eksperimento sed pensiga socia dokumento.

Rekomendindas la kolekto pro bona lingvo, pro enhava intereso kaj tema aktualeco. Virusoj taŭgas por klub-vesperoj: unue, komune voĉlegu unu el la teatraĵoj kaj poste diskutu, vigle, konsciante kun Ledon ke „ni devas foriĝi el nia letargio kaj ke ankoraŭ restas ioma batalo por soci-homperfektecon atingi” (el la enkonduko). Sed ne invitu membrojn de najbara klubo al sursceneja prezento!

Paul GUBBINS

Gilbert R. Ledon: Virusoj. Kvar teatraĵetoj. Eld. la aŭtoro, 1999. 64 p.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!