MONATO

Brila epopeo

Komence iom pri la aŭtoro, kiu meritas pli vastan diskonigon.  Boris Vladimiroviĉ Tokarev [borís vladímiroviĉ tókarev] (1927—1994), rusiano kaj sovetiano, doktoro pri kemio, esperantistiĝis en 1957 lige kun la fama 6a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentaro, kiu ludis gravan rolon en la renaskiĝo de la landa movado.  Li estis profunda konanto de Esperanto-literaturo, pri kiu li multe prelegis. Li instruis Esperanton, precipe inter blinduloj, kaj estis unu el la respondeculoj pri la instruado de Esperanto.

Boris Tokarev partoprenis multegajn Esperanto-tendarojn kaj aliajn aranĝojn kaj ĉiam grave kontribuis al iliaj programoj. Li estis homo honesta, senkompromisa kaj kuraĝa. En 1982 dum la konferenco de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj) li publike oponis reelekton de la fifama Anatolij Berjoza al la posteno de respondeca sekretario de ASE.  La ribeliĝintaj esperantistoj per plimulto voĉdonis subtene al Tokarev malgraŭ forta premo de la oficialuloj.  Tio estis unika (kaj nekredebla) okazo en la totalisma lando, kiam ne estis elektita en la estraron kandidato antaŭkonfirmita en la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetio.

Boris Tokarev sukcesis kolekti grandan kaj valoregan Esperanto-bibliotekon, kiu, post lia forpaso, transiris al la Biblioteko de fremdlingva literaturo.  Cetere, lian trofruan morton akcelis veneniĝo, kiun li suferis pro eksplodo en la laborejo.

Boris Tokarev multe verkis sed sukcesis publikigi nur kelkajn samizdatajn („subterajn”) broŝurojn beletrajn kaj instru-metodikajn.  Sub pseŭdonimo B[onifatij] Tornado li publikigis en gazetoj originalajn kaj tradukitajn poeziaĵojn.  Nur nun aperis liaj grandaj verkoj:  la romano „Ardes” kaj la vers-epopeo „Vivo de Prometeo”.

Nacilingvaj epopeoj kutime asociiĝas kun io arkaika, peza kaj ne tro alloga por la nuna leganto.  Ne tia estas nia unua (?) Esperanta epopeo.  Malgraŭ sia grandiozeco (ĉirkaŭ 10 mil versoj!), ĝi estas verkita per kristale puraj ritmo (kvarpieda trokeo) kaj rimoj kaj legiĝas ege facile.

La legendo pri la titano Prometeo ja estas konata.  Laŭ la greka mito, li ŝtelis la fajron de la dioj kaj transdonis ĝin al la homoj.  Pro tio la koleriĝinta ĉefa dio Zeŭso katenis lin al roko, kaj aglo ĉiam bekadis lian hepaton.

En la epopeo de B. Tornado temas ne pri titano sed pri homo kun la nomo Peo, kiu komence konservis la fajron, ekestintan pro trafo de fulmo al arbo. La fajro estis komenco de la grava progreso de la homaro, al kiu grave kontribuis la epopea Peo: invento de pafarko, ĉasado de bestoj, muldado de feraj instrumentoj kaj armiloj, kuirado de manĝaĵoj, konstruado, bestbredado, terkulturo, invento de skribosignoj kaj elementa matematiko, ktp.

La epopeon ilustras multaj etaj desegnaĵoj pri bestoj. Aldone estas presitaj ses fabloj pri bestoj, kiuj simbolas certajn agojn kaj karakterojn de homoj.

Boris KOLKER

B.  Tornado.  Vivo de Prometeo. Eldonis Impeto, Moskvo, 1996. 263 paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001
Valida XHTML 1.0!