Ĉi tiuj du komiksoj sur siaj kovrilpaĝoj diras, ke ili estas „originale esperantaj komiksoj, faritaj laŭ la principo de malsufiĉo kaj malneceso, nur por la plezuro”. Ambaŭ sur sia kovrilpaĝa bildo enhavas la vorton „amo”. Interne, plejparte sur unu aŭ sur du paĝoj (malofte sur pli), prezentiĝas unu kompleta komiksa bildserio. La bildokadroj estas relative grandaj, de 80 mm altaj kaj 57 mm larĝaj ĝis plenpaĝaj. Kvankam la vorto „amo” aperas plurfoje en la kajeroj, la temo amo mem preskaŭ mankas; seksdesegnaĵoj temas nur pri amoro, kiun la aŭtoro preferas nomi „fikado”. Eble iom neanticipite, la kvanto de fikprezentaj desegnaĵoj estas malgranda – kelkaj bildoj de tre krude desegnitaj penisoj, plus kelkaj krude desegnitaj bildoj de penisoj, penetrintaj vaginon.
Estas interese, ke, laŭ komentoj de la aŭtoro en la du libroj, oni malpermesis eldonon en Brazilo, tial oni devis eldoni ilin en Hispanio.
Egale ofte, eble pli ofte, ol amon, la komiksbildoj komentas sociajn kaj politikajn aferojn, ĉiam el la vidpunkto de turisto. La ĉefrolanto en la komiksoj estas D-ro Senesperanto, plejparte nomata simple D-ro. Malfacilas serioze diskuti la du librojn, do prefere mi listigu ĉefpunktojn favorajn kaj malfavorajn.
Favoraj:
Multaj el la turistaj komentoj estas trafaj, kelkaj estas pensigaj.
Preskaŭ senescepte, kiam temas pri amoro („fikado”), la uzo de kondomoj estas eksplicita aŭ implicita.
Perforta „fikado” mankas; kelkfoje knabino rifuzas, kaj la D-ro akceptas tion senhezite.
La rakontoj en ĉiuj komiksopaĝoj estas facile sekveblaj. La parolbalonoj estas bone lokitaj, tiel ke la okulo senmalfacile transiras de unu al la logike tujsekva. Kiam du aŭ pli da personoj parolas en unu bildo, ĉiam estas klare, kiu parolas, eĉ kiam unu interrompas la alian.
Laŭ la difinoj en NPIV, la komiksoj estas pornaj, sed neniam pornografiaj. (Laŭ NPIV, en pornografio „la pritrakto de seksaj aŭ erotikaj temoj ne kongruas kun la tiutempaj regantaj tabuoj”.) Nenie en ili oni trovas samseksamoron aŭ alian specon de amoro, ol simpla peniso-en-la-vagino. Do nenio tabua, kompreneble, se ignori la fakton, ke iuj religiaj kaj diverslokaj sociaj moroj difinas ĉian ekstergeedzan amoron tabua.
Piednotoj klarigas la signifon de diversaj malkutimaj vortoj, ĉefe kulturspecifaj. Ankaŭ kiam komiksbildaro referencas al la enhavo de filmo aŭ alia arta verko, piednoto atentigas la leganton pri tio.
Kelkaj el la komikse komentataj temoj estas aktualaj kaj lerte traktataj, ekzemple klonado. Ankaŭ la aerpoluo en Nepalo, la malfacilo bone desegni, la abundo de esperantlingvaj libroj, kiujn neniu volas aĉeti, ktp.
La intelekta nivelo de la diskutoj estas ĝenerale sufiĉe alta, kelkfoje surprize alta.
Malfavoraj:
La desegnaĵoj estas krudege faritaj, tute sen artista lerto. Malofte, nur unu-dufoje, ne facilas tuje ekpercepti, kia aĵo estas desegnita.
Kvankam la lingvouzo estas plejparte bona, tamen elstare mankas akuzativoj multe tro ofte. Kaj strange, misgramatikaĵoj, kiel „tio estas bone” (anstataŭ „tio estas bona”), kelkfoje aperas. Ankaŭ misa vortelekto ankaŭ kelkfoje ĝenas.
La porna kvalito estas malaltega. En Esperanto preskaŭ tute mankas bona porno, escepte de kelkaj literaturaĵoj. La pornonivelo en ĉi tiuj komiksoj estas tiu de 13-14-jara infano, por kiu „meti penison en vaginon” estas tiom ekscita, ke ĉio alia seksrilata estas malatentata.
La kvanto de teksto en la parolbalonoj estas tiom granda, ke kelkfoje oni preskaŭ devas serĉi la desegnaĵojn. La aŭtoro ofte-ofte-ofte promesas malpli vortadi, sed neniam plenumas tiun promeson.
Ensume: mi hontus montri ĉi tiujn librojn al neesperantisto aŭ komencanto, ne pro ilia enhavo, sed pro ilia tro amatora aspekto. Ĉu la aŭtoro ne povus peti aŭ dungi kapablan desegniston? Kaj peti redaktoron profesikvalite redukti la kvanton de teksto en la parolbalonoj, kio facile eblus sen perdi la sencenhavon?
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004 |