Torgny Lindgren estas unu el la plej valoraj nuntempaj svedaj verkistoj. Li naskiĝis en 1938 kaj debutis kiel poeto. Tamen, en la okdekaj jaroj li fariĝis pli konata kiel prozisto, havanta tre personan verkstilon kaj traktanta plej multe temojn el sia hejma regiono aŭ el la biblia historio.
„La vojo de serpento sur roko” aperis en 1982 kaj estis tre favore taksata de la publiko kaj kritiko. Ĝin sekvis la novelaro „La beleco de Merab”, kiu akiris novan sukceson. Lindgren aperigis aliajn verkojn dum la sekvaj jaroj. Pro lia valora agado li ricevis plurajn svediajn literaturajn premiojn, kaj, ankaŭ, la francan „Prix Femina”. En 1992 Torgny Lindgren estis elektita kiel ano de la 18-persona Sveda Akademio.
La traduko de Sten Johansson estas valora kontribuo por la esperantlingva trezoro de literaturaj verkoj. Li sukcesis trovi „stilon malmoderne kamparanan”, kiu tre bone bildigas la priskribitan epokon. Tre bona estas ankaŭ lia ideo ne esperantigi la svedajn proprajn nomojn.
En la romano oni trovas demandojn pri la senco de vivo, digno kaj humiliĝo, bono kaj malbono, espero kaj amo. Ja la romano estas monologo direktata de la protagonisto Johan Johansson al „Sinjoro mia”, en kiu li rakontas, en flua kaj simpla maniero, sian vivon.
En la komenco de la romano, kvazaŭ sen iu ligo kun la rakonto de Johan, estas enmetita iu „Aldono al sekretaria jarraporto prezentita al la ekonomia Societo de la gubernio Vasterbotten en 1882”, en kiu oni parolas pri akcidento en la loko nomata Kullmyrliden, en kiu ŝajnas, ke mortis la komercisto Karl Markstrom.
La unua sceno de la romano trovas Johanon staranta apud la loko de la akcidento kaj komencanta rakonti siajn suferojn. Aperas dum la fluo de lia rakonto „helaj” figuroj, kiel lia patrino, la edzino Johana, la gefratoj, iu Jakob, kaj „malhelaj” personoj, kiel Ol Karsa kaj poste lia filo Karl Orsa.
Dum la paso de la tempo Karl Orsa, komercisto, kiu posedas la bienon de Kullmyriden, perditan de la avo de Johan en iuj malklaraj komercaj aferoj, fariĝas pli kaj pli potenca kaj riĉa, ŝajnante preskaŭ kiel dio inter la vilaĝanoj, kiuj ĉiuj ja estas liaj ŝuldantoj. Ofte lia konduto ŝajnas kaŝa kaj nekomprenebla por la aliaj, kiel „la vojo de serpento sur roko”. Johan kaj lia familio estas devigitaj pagi por la rajto loĝi sur la tereno, kiu antaŭ nelonge apartenis al ili. Kaj, kiam la pago ne povas esti farita, Karl Orsa kontentiĝas kuŝi kun la plej bela virino el la familio (unue tiu estas la patrino, poste unu el ŝiaj filinoj, ktp). Kaj tre ofte, en la mezo de mizero, malsato, malsano kaj senfina laboro aperas la humila esprimo: „estis kiel estis”.
Tamen en la menso de Johan kreskas, jaron post jaro, la deziro fini tian suferplenan vivon kaj li komencas malobei Karl Orsan. Finfine, dum la plej akra sufero, li decidas mortpafi la komerciston, kiam tiu ĉi decidas detrui lian hejmon kaj forpeli Johanon kaj lian familion. Kaj tiam Dio respondas ...
La libro enhavas multajn bibliajn citaĵojn, eĉ Karl Orsa apogas siajn agojn sur bibliajn citojn. Tamen Dio ŝajnas resti tre malproksime ...
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001 |