La libro de Rudyard Kipling enhavas kvin novelojn kun enkonduko de Marjorie Boulton. Jen mallonge ilia enhavo:
La historio okazis en angla kolonio, en la Fora Oriento. Gepatroj edzinigis sian ne tute 20-jaran filinon al kolonelo, kiu estas pli aĝa ol ŝi je 35 jaroj. La knabino amis junulon, la Aliulon, kiu estis malsana. La edzo estis riĉa, la Aliulo malriĉa, ne belaspekta, eĉ karieron li ne esperis. La junedzino estis malfeliĉa, tamen neniam ŝi ploris.
La edzo kiel soldato ekrestadis en alia, fora loko. La Aliulo, kiu dume translokiĝis, deziris reveni por iom saniĝi. Tamen, kiam li alvenis, li jam estis mortinta. La virino, vidinte la kadavron, terenfalis, malsaniĝis, tamen la kuracisto raportis, ke ŝi falis de sur ĉevalo. Neniu eksciis, ke ŝi revidis la Aliulon. Post la resaniĝo ŝi pasigis la tagojn per rajdado, sed baldaŭ ŝi revenis al Britio. Du jarojn ŝi vivis tie, poste mortis. La kolonelo dum drinkado menciadis ŝin kiel karan edzinon.
Priskribo de malplena vivo de anoj de brita deĵorloko en la Fora Oriento. Amaventuroj de enuiĝintaj oficiredzinoj kaj aventuravidaj edzoj, tigroĉasadoj, jen ĉio. „En eta Deĵorloko ni devas ĉiuj amiki.” „... ni estas ronda familio, ĉu ne?”
Zodiakidoj estas nomoj de astro-grupoj, kiuj memorigas pri iuj vivestaĵoj. Pri ili ekzistas legendoj, atribuitaj ecoj. Ili vivis jarmilojn sur la tero inter la homoj, kiel senmortaj dioj. Ili ne komprenis la homajn kondutojn, sentojn, kiel amo, timo, ktp. Sed dum longa tempo Zodiakidoj komencis vivi kiel homoj, transpreninte iliajn kutimojn, sentojn. La indiferenta sento de senmorteco forpasis; ankaŭ ili fariĝis mortemuloj kaj timis la morton.
Antikva historio: kiamaniere Salomono faris pacon inter siaj multegaj kverelemaj edzinoj per la helpo de papilio pro kaj por la sagaco de unu el siaj edzinoj.
La novelo komenciĝas per naturpriskribo. En belega regiono homo alvenis per aŭto en romantikan ĝardenon, kiu situas ĉirkaŭ malnova kastelo. En iu etaĝa fenestro li vidis infanon, kaj aŭdis infanajn voĉojn ĉe fontano. Aperis la posedanto, bela, sed blinda virino. Ŝi ĝojas, ke iu venis en tiun tre malofte vizitatan regionon. La vivon de la posedantino, kiu mem ne havas infanon, plenigas realaj kaj imagataj infanoj, kaj la gasto provas kompreni ŝin. La noveloj de Kipling por mi estis ne tuj kompreneblaj, facile legeblaj. Mi pensas, ke en la mondliteraturo lia nomo estos konservita pro la romano Libro pri Ĝangalo. La lingvaĵo de la traduko estas facile komprenebla. La preso kaj la aspekto de la libro estas tre bonaj. Preseraron mi trovis nur unu.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001 |