FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Pri la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo

Ekde 2016 (vidu la historion de FEL) la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo troviĝas en Lange Beeldekensstraat 169, B-2060 Antwerpen, Belgio. La oficejo enhavas grafikejon, ekspedejon, komputilejon kaj diversajn administrajn ĉambrojn.

La oficejo estas atingebla per multaj tramoj kaj aŭtobusoj, i.a. per tramo 2 kaj 6 ĝis la metrostacio Diamant, tramo 3 ĝis la metrostacio Elisabeth, buso 19 kaj 23 ĝis la haltejo Willebrorduskerk, buso 30 ĝis la haltejo De Coninckplein.

Ekde la stacidomo Antwerpen-Centraal oni povas plej facile piediri laŭ Carnotstraat, Dambruggestraat, Offerandestraat, Lange Beeldekensstraat. Ekde la stacidomo Antwerpen-Berchem oni uzu tramon 9 ĝis la metrostacio Diamant kaj de tie kiel indikita supre ĉe Antwerpen-Centraal. Ekde la flughaveno Antwerpen-Deurne oni uzu aŭtobuson 16 ĝis stacidomo Antwerpen Centraal kaj de tie piede kiel indikita supre ĉe Antwerpen-Centraal.

Personoj, kiuj preferas veni aŭtomobile, sekvu la indikojn al regiono "T". Notindas tamen, ke oni devas pagi por parki en la ĉirkaŭaĵo kaj la parkprezoj estas altaj. Konsilinde estas parki ekster la urbo. La P+R-parkejoj troviĝas apud rapidaj tramlinioj al la centro.

Vizitantoj estas bonvenaj, sed nepre necesas anonciĝi kelkajn tagojn antaŭe, por ke oni povu antaŭvidi gvidanton.

La oficejo estas malfermita en la jenaj tagoj kaj horoj:
lundon 10:00-12:45 / 16:15-18:00
mardon 10:00-18:00
merkredon 10:00-13:00
ĵaŭdon 10:00-13:45 / 15:15-18:00
vendredon 13:00-18:00
Tamen pro manko de oficistoj ne ĉiam iu ĉeestas. Bv. pro tio nepre informiĝi unu tagon antaŭe.
La oficejo estas fermita krom en ĉiu sabato kaj dimanĉo ankaŭ en la jenaj tagoj: 1, 2 kaj 3 januaro, 11 julio, 21 julio, 15 aŭgusto, 11 novembro, 25 decembro.

En la sama domo hejmas ankaŭ la loka Esperanto-grupo, kiu kunvenas plej ofte vendredon vespere.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-22