MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Tiam kaj nun

Mi legis hispane La Hobito kiel infano, preskaŭ adoleskanto. Tiam mi kutimis legi dekon da libroj semajne, kaj hispane, kaj katalune. Sed La Hobito aparte impresis min. Fakte, el la centoj da libroj legitaj tiutempe, mi ne plu memoras grandan plimulton, sed pri La Hobito mi ĉiam memoris. Ĝi kompareblas, eble, nur al La Senĉesa Rakonto de Michael Ende (1979). Tio estis aventuro, pri kiu mi kutimis sonĝi. Mi admiris la rolantojn, la priskribojn, la manĝaĵojn, la batalojn ...

Kiam mi estis jam plenkreskulo, aperis kinofilmo laŭ tiu libro, sed mi rifuzis spekti ĝin. Mi certis, ke ĝi elrevigus min kaj forprenus de mi tion, kion mi pleje ŝatis en la libro: ĝian imagigan kapablon. Kaj io simila okazis kun la Mastro de l' Ringoj –, kaj pri la libro, kaj pri la filmoj. Tamen La Hobito ĉiam restis la unua juveleto, kiu malfermis al mi fantazian mondon, kiu iamaniere instigis min senĉese legadi.

En 2011 mi serioze eklernis Esperanton. Kaj du jarojn poste mi kuraĝis interkonsenti kun MONATO por recenzi la Esperantan version de La Hobito. Ricevinte mian paperan ekzempleron, mi tuj eklegis ĝin. Tamen mi ne kapablis fini ĝin. Mi trovis ĝin malfacila legaĵo kaj decidis atendi ĝis mia lingvo-nivelo pliboniĝos.

En 2015 la redakcia sekretario de MONATO kontaktis min, demandante pri la recenzo. Mi promesis sendi ĝin antaŭ la fino de la jaro. Tiam mi denove eklegis ĝin ... kaj denove ne kapablis fini ĝin. Ĉi-foje mi ne certis, ĉu la problemo estas mia lingvo-kapablo. Mi jam legis sufiĉe kompleksajn tekstojn en la internacia lingvo, kaj eĉ verkis eseeton pri Esperanto kaj pacismo. Sed Tien kaj Reen ankoraŭ defiis min. Ĉu la Esperanta traduko ne sukcesis veki en mi la samajn sentojn, kiel la hispana? Ĉu mi ne plu amis ĝin, ĉar mi ne plu estis tiu impresebla infano?

Intertempe miaj ŝatoj pri legaĵoj draste ŝanĝiĝis. Mi daŭre legas kaj legadas, abunde kaj diverse, sed fikciaĵoj estas esceptoj. De multaj jaroj mi alkutimiĝis al eseoj. Ankaŭ al ilia verkado. Ankaŭ al ilia recenzado. Ekzemple, mi legis kaj ĝuis en la itala la esearon Tolkien l'esperantista, – Prima dell'arrivo di Bilbo Baggins (Tolkien esperantisto, – Antaŭ la alveno de Bilbo Baginzo). Mi eĉ komencis recenzi ĝin, pensante pri estonta propono al MONATO, verŝajne, pro ia kulpo-sento miaflanke. Iel ajn, mi neniam finis tiun esean recenzon. Sed almenaŭ mi havis novan instigon por alfronti la Esperantan Hobiton. Ĉi-foje mi sufiĉe rapide legis (kaj ŝatis) ĝin ... sed ne ĝuis ĝin tiom, kiom en mia infaneco. Eble tio normalas, sed ankaŭ malfaciligas eventualan recenzon.

Kaj ni alvenas al la nuntempo. En majo 2019 denove la redakcia sekretario de MONATO atentigis min pri tio, ke mi neniam liveris la promesitan tekston pri la Hobito. Kion mi povas diri? Li tute pravis. Do ek al laboro! Ĉu problemoj? Nu, pluraj. Unue, mi neniam recenzis fikciaĵojn. Due, mi kutimis recenzi librojn, kiujn mi amegas (ekzemple, La Danĝera LingvoEsperanto and Its Rivals), kaj tiu ĉi ne estas en la sama nivelo, malgraŭ tio, ke mi ne povas certi pri la kialo. Kaj trie, mi ne vere kapablas taksi la tradukan kvaliton de esperantigo, kvankam mi dirus, ke la lingvaĵo de Tien kaj Reen bone fluas, sed ne enhavas la samajn nuancojn, kiujn mi trovis en la hispana eldono. Tamen kiu mi estas, ke mi aŭdacas kritiki homojn multe pli kompetentajn ol mi, kiel la esperantigintoj Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), aŭ la provlegintoj Wolfgang Kirschstein kaj Halina Gorecka?

Konklude, mi povas nur rekomendi tiun ĉi libron en iu ajn lingvo al legantoj de iu ajn aĝo, esperante, ke ĝi impresos ilin same kiel ĝi impresis min antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Krome, mi rekomendas ankaŭ la menciitan esearon (ekzistas versioj en aliaj lingvoj, almenaŭ en la angla), kaj emfazas, ke nia movado devus pli fieri pri tio, ke giganta verkisto kiel Tolkien (iam) estis esperantisto. Tial li apartenas al la socia historio de Esperanto.

Xavi ALCALDE
John Ronald Reuel Tolkien: La Hobito aŭ tien kaj reen. El la angla tradukis William Auld (poemoj) kaj Christopher J. Gledhill (proza parto). Eld. Sezonoj, Kaliningrado, s.j. 224 paĝoj, kudre bindita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28