MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Instigo al konfliktaj pensoj

Rakonti pri la teruraĵoj de la sovetiaj tempoj el homa, individua vidpunkto ne estas facila tasko en lando ne tute liberigita (almenaŭ kulture, se ne politike) de la stalina epoko.

Brilaj gekuzoj-verkistoj

Brila kaj fama ekzemplo estas la Nobel-premiito Svetlana Aleksijeviĉ. Ŝi eĉ inventis novan formon de verkaĵo, nome la „romano de voĉoj”: post multaj renkontoj kaj intervjuoj de atestintoj kaj supervivintoj, ŝi teksas sian romanon per multaj voĉoj, kiuj iel rakontas aŭ klarigas iun aspekton de la elektita temo (milito en Afganio, Ĉernobilo ...).

Alia ekzemplo estas la brita historiisto Orlando Figes, kies libro Whisperers (Flustrantoj) estas modelo de „parola historio”: kiam la ŝtataj arkivoj estas malfacile alireblaj aŭ ne tute fidindaj, la plej bona fonto estas privataj arkivoj kaj rektaj intervjuoj de atestintoj.

Sed alia brita historiisto, Simon Sebag Montefiore, montras ke, eĉ kiam la fontoj estas riĉaj, ili ne nepre sufiĉas. Fojfoje fikcio estas necesa al taŭga, nesupraĵa kunsentemo kun individuaj homaj tragedioj. Supozeble tial li sentis bezonon, flanke al siaj popularaj sed seriozaj historiaj libroj (La juna Stalino), verki novelojn kiel Sashenka.

Post tiu longa enkonduko tra Belorusio kaj Britio, ni tamen revenu al Rusio kaj Esperantujo. Mikaelo Bronŝtejn, nek Nobel-premiito nek profesia historiisto, iras la saman vojon kaj atingas la saman sukceson. Lia libro estas novelo, sed samtempe fontas el precizaj arkivoj: ĉiun ĉapitron enkondukas eltiraĵo el tiama gazeto aŭ letero, ĉu en la rusa, ĉu en Esperanto.

Amplekso, vasteco

Temas pri dika libro, kaj la rakontado, kiu etendiĝas tra jardekoj, estas eventoplena. Kaj roluloplena: interesa miksaĵo inter inventitaj kaj realaj personoj – unuflanke Vasilj, Ŝlomo, Vera, Talis aŭ Francine, aliflanke Ernest Drezen, evidente, kies profunda rigardo ekhantos vin eĉ antaŭ la fermo de la libro: lia foto ornamas la ruĝan (sangan?) kovrilon. Sed ankaŭ multaj famaj rusiaj esperantistoj de tiu terura epoko kaj eĉ la responsulo pri tiu teroro, sub la nomo Koba.

Tamen notindas ke, male al multaj rusaj romanoj, kie kompatindaj nerusaj legantoj perdiĝas inter la personaj, familiaj, patraj kaj karesaj nomoj, en tiu ĉi libro ĉiuj estas facile rekoneblaj kaj sekveblaj de ĉapitro al ĉapitro.

Dika libro, do. Ĉu ekzistas tiom da Esperantaj libroj, kiuj tiel instigas, de la 1a ĝis la 564a, avide turni paĝon post paĝo?

Fakte, ĝi povus esti ankoraŭ pli dika kaj tamen ĝuebla. Ekzemple, je la komenco, la reveno de Vasilj hejmen estas ene de unu paĝo traktita; eĉ ne rakontita, nur aludita: oni abrupte transiras de la vojaĝprojekto (frazoj en la os-tempo) al la post-vojaĝaj eventoj. Ĉu ne imageblas, ke ĝi povus naski tutan ĉapitraron de laŭvojaj aventuroj? Tiu postmilita odiseado orienten povus eĉ esti eĥo al la antaŭmilita fuĝo okcidenten de alia mejloŝtona esperantlingva romano: Kiel akvo de l' rivero.

Ankaŭ la epizodo dum la hispana enlanda milito estas, laŭ romaneska idealo, iom tro mallonga, nur okaziganta koincidan renkonton, kvazaŭ falinta el la ĉielo.

Bedaŭron pro mankantaj paĝoj povas naski ankaŭ rapida trapaso de jam konata rolulo: ŝatantoj de bronŝtejnaj libroj sendube legis 10 tagoj de Kapitano Postnikov. En ĉi tiu libro li aperas, sed preskaŭ fantome. Veraj ŝatantoj povus bedaŭri, ke la tragikan sorton de la kapitano oni ne plej skrupule kaj proksime sekvas; sed estus plia libro en la libro, kaj ĉiuj aldonaj libroj en tiu jam dika libro kondukus al monstreca milpaĝa librego: tro da laboro por la ebla verkonto, kaj tro da streĉoj por la averaĝa leganto.

Ni tamen ne tro bedaŭru tiujn virtualajn ĉapitrojn: ni prefere ĝoju pri la ja ekzistantaj! Kaj ni agnosku, ke Bronŝtejn havis kaj materialon kaj vervon por publikigi epopeon similan al dikegaj furorlibroj de Ken Follet. Ke lia romano pli parencas al libroj de aliaj britoj menciitaj ĉi-supre (Figes, Montefiore), oni povas nur laŭdi.

Profundeco, pudoro

Kiam oni volas per la romana arto alproksimiĝi al teruraj eventoj, tuj venas tikla demando: ĝis kiu punkto puŝi la avantaĝon de roman-verkisto, kiu povas, ene de klare difinita kunteksto, skribi ĉion, eĉ minutojn, erojn de vivo, pri kiu neniu atestanto havis okazon skribi.

Ekzemple, se paroli pri krimoj de alia diktatora ŝtato, nome la nazia Germanio: la atestanto-verkisto Primo Levi ne rakontas en Se tiu ĉi estas homo, kio okazas ene de la gaskamero, sed la romanisto-verkisto Hans Fallada povas en Ĉiu mortas sola akompani sian ĉefan rolulon, la fikcian Otto Quangel (kaj ne lian realan modelon Otto Hampel), ĝis la gilotino fortranĉas lian kapon. Same la enterigitajn skribaĵojn de anoj de Sonderkommando tute ne blasfemis la filmo de la hungara László Nemes La filo de Saul.

Ĉe Bronŝtejn senteblas ia malemo klare priskribi la plej terurajn okazaĵojn. Tamen ju pli malproksime (space kaj tempe) sidas la leganto de la romano, des pli utile povus esti senevite montri la realan kaj krudan sorton de la viktimoj. Ni, tamen, agnosku, ke eviti la glitigan limon inter kunsentema realismo kaj senhonta pornografio povas esti saĝa decido, kaj ni ne riproĉu Bronŝtejn-on pri tio.

Esperantujo, ekstera mondo

Se mi devus listigi la plej interesajn kaj valorajn librojn, mi senhezite enlistigus Mi stelojn jungis al revado. Tio instigas al konfliktaj pensoj pri la Esperanto-mondo.

Ĝi jam havas tiom riĉan historion kaj kulturon, ke en ĝi jam povas naskiĝi tiom forta mem-referenca verkaĵo. Se paroli nur pri persekutoj kontraŭ esperantistoj, La danĝera lingvo jam pruvis, ke Esperanto povas malfikcie rakonti pri si; malfermo al romano estas plia atingo.

Sed tiu Esperanto-mondo estas tiel malgranda, ke tia libro vendiĝos, mi supozas, maksimume je kelkcent ekzempleroj. Kaj la ŝancoj, ke ĝi trafu aliajn lingvajn merkatojn pli grandajn estas preskaŭ nulaj. Tial anstataŭ ĝin propagandi aŭ jarfine donaci (ĉirkaŭ mi oni ne multe legas esperantlingve ...), restis al mi nur unu solvo por kundividi mian ŝaton: verki tiun ĉi recenzon!

Emmanuel VILLALTA
Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado. Eld. Impeto, Moskvo, 2016. 566 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-5-7161-0286-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Emmanuel Villalta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28