MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Atentu: vi estas murdota!

Pluraj estas la libroj aŭtoritaj de Julian Modest, t.e. Georgi Mihalkov; lia atuto estas la rakonto, kiel pruvas liaj pluraj noveloj aperintaj en MONATO, en Literatura Foiro kaj en aliaj gazetoj, poste kunigitaj en libroformaj kolektoj. Post la unua romaneto de 1984 La Ora Pozidono fakte sekvis preskaŭ nur novelaroj, kiel Sonĝe vagi (1992), La fermita konko (2001) kaj serio freŝdata Mara stelo (2013), La viro el la pasinteco (2015), Dancanta kun ŝarkoj (2018). Tute lastatempe li revenis al la mallonga romano, kaj en la lastaj jaroj li sin dediĉis al krimromanetoj. Kiel decas en tiu ĝenro, la solvo de la enigmo okazas nur en la tute lastaj paĝoj.

Se kompari kun kelkaj antaŭaj verkoj de Modest, ĉi tie mankas iuj trajtoj, kiuj siatempe estis kritikataj, sed restas iu atmosfero de sentempeco kaj senlokeco. Privata detektivo Janko Sinapov estas petata esplori pri malaperinta persono; nomoj estas bulgaraj, sed la sceno povus okazi en ajna loko: tramo, aŭtomobilo, mezgranda urbo kun malpli luksaj ĉirkaŭaĵoj, rutineca malnovdoma oficejo, kie amasiĝas paperaj dokumentoj (kvankam preterpase estas menciitaj komputilo kaj reto), kafejoj taŭgaj por renkontiĝoj, edzino laca pro la trolaboro de la edzo, inspektado pri eventuala kokro ktp.

Troviĝas ĉiuj ingrediencoj, kutimaj al ajna detektiva romano. Tiu ĉi aspektas kvazaŭ de Simenon, ĉar mankas ja modernaj teknologiaĵoj, mankas atente skrupulaj ekzamenoj de detaloj, kiujn Sherlock Holmes praktikas per lenso. Mankas ankaŭ plej subtilaj krimkaŭzoj pri heredaĵo, kiuj abundas ĉe la televidaj serioj kun la eterne viva Angela Lansbury. Fakte, ĉio estas koncentrita en la renkontiĝoj de la detektivo kaj interparoloj kun la eventualaj konantoj de la malaperinto. Ĉiu el ĉi-lastaj havas sian reteniĝemon, la unua respondo al la demandanta detektivo estas „mi delonge ne havas rilatojn al li”.

Fine, tamen, post ĉeno da personoj, kiuj kondukas Jankon de unu al alia, la problemo estas solvita. Intertempe okazas murdo, ne ja kiel ĉefkondukanta evento, sed preskaŭ preterpase kaj, se eblas tion diri, tro banale. La ĉefa trajto de la romaneto estas la enpensiĝo de la detektivo post la unuopaj interparoloj, kiuj ĉiuj alportas iom da lumo al la mistero; alia stila trajto estas la priskribo de la fizika aspekto de la personoj kaj de la lokoj, ĉe kio Modest majstras. Demando povas esti, ĉu Modest enviciĝas kun Ronald Cecil Gates aŭ laŭ la Ĉu-serio de Johán Valano. La streĉoj estas fakte aliaj: la romanetoj de Modest estas sen gravaj okazaĵoj, ne kaŭzas kortremojn, ne estas tro streĉaj, ili simple trenas rapide la leganton ĝis la (ne antaŭsupozebla) fino. La lingvo estas tute flua, rekomendinda al personoj de ĉiu aĝo.

Carlo MINNAJA
Julian Modest: Averto pri murdo. Eld. Espero, Partizánske, 2018. 94 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-80-89366-86-6.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17