LeterojVenkis la brazila TrumpNe nur mi kaj multaj brazilanoj, sed ankaŭ multaj aliaj homoj tutmonde bedaŭras la venkon de Jair Bolsonaro. Eble ni havos multajn problemojn rilate mediajn aferojn kaj socian politikon. Mi bezonos kelkajn artikolojn por klarigi, kial politikisto tiel polemika havis tiom da voĉdonantoj. Kiel mi diris en MONATO (numero 10, p. 9 (2018/012301.php)), li eble ne venkos. Mi provos klarigi mian vidpunkton poste. Nun mi nur bedaŭras. Sidney Carlos PRAXEDES
|