SciencoGENETIKOSupervivas la genoj de prahistoriaj eŭropanojEn la deoksiribonuklea acido (DNA) de la sardoj (la ĉefa gento de Sardio, la due plej granda insulo de Italio kaj ankaŭ de Mediteraneo) ekzistas pluraj altvaloraj informoj pri la praa historio de Eŭropo kaj de la hodiaŭaj eŭropanoj. Tion ĉi sciigas aparta esploro, kiu konsideris la tutan genomon de 3514 individuoj el diversaj partoj de la mez-mediteranea insulo, konata ankaŭ kiel Sardinio. Trafa artikolo tiurilate estis lastatempe publikigita en la revuo Nature Genetics: ĝi informas, ke sardoj – kaj precipe tiuj el la internaj partoj – konservas pli bone ol ajna alia nuntempa gento la genajn trajtojn de tio, kio estis la loĝantaro de la eŭropa kontinento antaŭ 7000 jaroj. La skipon de esploristoj, kiuj okupis sin pri ĉi tiu projekto, direktis la italo Francesco Cucca [franĉesko kuka], direktoro de la instituto pri genetika kaj biomedicina esplorado de la Nacia Esploro-Konsilio (itala akronimo: Cnr-Irgb), kaj de la usonano John Novembre, profesoro pri homa genetiko en la universitato de Ĉikago. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|