PolitikoRESPUBLIKO KIPROJunulara protesto kontraŭ la turka okupadoLa 15an de novembro 1983, preskaŭ dek jarojn post la turka invado al Kipro, estis proklamita tiel nomata Turka Respubliko de Norda Kipro: fantomŝtato, kiu okupas 37 % de la insula teritorio kaj kiun ĝis nun oficiale rekonis absolute neniu monda ŝtato krom Turkio mem. Temas pri areo de 3355 kvadrataj kilometroj kun proksimume 265 000 loĝantoj. Falsa ŝtatoĈiujare okaze de tiu datreveno, do ĝuste en tiu novembromeza tago, pluraj manifestacioj kaj protestoj kontraŭ psevdokratos (falsa ŝtato, en la novgreka) okazas en la ĉefaj urboj de la orient-mediteranea respubliko. Multnombraj eventoj estis organizitaj en 2018, kiel en la antaŭaj jaroj, en la ĉefurbo Nikozio, sed ankaŭ en Limasolo, Pafoso kaj Larnako. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|