Moderna vivoSLOVAKIOSukcesa bibliotekoPli ol 5 milionoj da libroj kaj dokumentoj, 679 inkunabloj – presaĵoj de la 15a jarcento –, nombregoj da historiaj presaĵoj, manuskriptoj, ĉizaĵoj, gravuraĵoj, bildaj kaj biografiaj materialoj, ĵurnaloj, magazinoj, periodaĵoj, revuoj, altvaloraj libraj raraĵoj ktp akumuliĝis en la daŭro de du jarcentoj kaj konsistigas unu el la plej grandaj bibliotekoj en meza Eŭropo: la Slovaka Nacia Biblioteko en la historia urbo Martin. La biblioteko konservas naciajn trezorojn, kiel la libro Kateĥismo de Bardejov de 1581 kaj antifonoj de la 2a duono de la 12a jarcento. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|