LiteraturoRAKONTOLa pentraĵoj de RuslanEstis sunaj varmetaj septembraj tagoj. La ĉielo bluis kiel infana okulo, febla vento karesis la vizaĝojn, la parko dolĉe dormetis en la silento. Ĉiutage, post la fino de la labortempo, Ljuben ŝatis piediri hejmen, ĝuante la trankvilajn septembrajn posttagmezojn. Ankaŭ nun li ekiris sur la vastan bulvardon kun la tilioj, kaj poste dekstren li eniris la parkon, kie la arboj similis al starantaj senmovaj gardistoj kun buntaj manteloj de flavaj, ruĝaj, brunaj folioj. La aŭtunaj floroj en la bedoj iom moviĝis pro la vento kaj kvazaŭ klinis sin por saluti lin. Ĉe la eta lago en la parko dum la sunaj septembraj tagoj kolektiĝis pentristoj, kiuj prezentis siajn bildojn, kaj la loko ĉi tie similis al granda neordinara ekspozicio. Ljuben ŝatis trarigardi la pentraĵojn, konversacii kun la pentristoj, kiujn li bone konis, kaj foje-foje li aĉetis iun pentraĵon. Jam li havis sufiĉe da bildoj kaj revis iam fondi artgalerion, kie estos pentraĵoj de diversaj pentristoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|