EkonomioSLOVAKIOAŭtoproduktado: 2018 estis rekorda jaroLa jaro 2018 superis ĉiujn slovakajn ekonomiajn statistikojn. La malgranda mez-eŭropa Slovakio produktis en la pasinta jaro pli da aŭtomobiloj ol iam en sia historio. La kvar aŭtofabrikoj en Slovakio (Kia Motors Slovakia en Žilina [ĵilina], PSA Peugeot Citroën en Trnava, Jaguar Land Rover en Nitra kaj Volkswagen en la ĉefurbo Bratislavo) produktis pli ol 1 080 000 novajn aŭtojn; en 2015 ĉirkaŭ 1 038 500, en 2010 estis 561 900 kaj en 2005 nur 218 400. Danke al tio la slovaka ekonomio konstante kreskas. La kvoto de produktado de aŭtomobiloj en la tuta industria produktado atingis 46,8 % kaj la aŭtomobila industrio reprezentis 35 % de la industria eksportado. Necesas ankaŭ rimarki, ke Slovakio dum kelkaj jaroj havas la unuan lokon (kun 198 aŭtoj) en la monda ranglisto de aŭtoj produktitaj je 1000 loĝantoj. Sekvas Ĉeĥio, Hispanio kaj Germanio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de Monato por Slovakio
|