LeterojVenenoMin doloras, ke MONATO en la oktobra numero denove malfermas siajn paĝojn al la veneno de Alexander Gofen. Li asertas, ke Islamo estas sklaviga glavo sangon soifanta kaj ke Kristanismo male ne estas tia. Kio pri la multaj milionoj da sklavoj alportitaj al la Nova Mondo fare de kristanoj? Je la sojlo de la Usona Civila Milito, suduloj pravigis tiun sklavigon per kristanaj argumentoj. Ne forgesu la terurajn aspektojn de tutmonda kristana koloniado. Ĉi-rilate Gofen mencias malaprobe la koncepton de „blanka privilegio”, klare ne komprenante, pri kio temas. Pro tio, ke mi estas blanka, mi ne devas zorgegi, ke policano ne mortigos min, nek ke oni ne dungos min pro mia haŭtokoloro, nek ke oni malliberigos min maljuste, nek ke oni forte laboros por malhelpi min baloti, nek, nek, nek. La sistemo ege favoras min, kaj tio ja estas privilegio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bruce SHERWOOD
Usono
|