PolitikoSLOVAKIOPoreŭropa prezidantinoFine de marto 2019 pli ol 4,4 milionoj da slovakoj voĉdonis por nova ŝtatprezidanto. Fakte, nur 41,79 % (en antaŭaj elektoj 2014: 50,48 %) partoprenis en la balotado. Venkis, kun 1 056 000 voĉoj, nekonata 45-jara politikistino, advokatino kaj civila aktivulino Zuzana Čaputová [zúzana ĉáputova]. Zuzana Čaputová decidis kandidatiĝi en marto 2018. En la unua fazo de la prezidantaj elektoj ŝi ricevis 40,6 % de la voĉoj. Ŝi kaj Maroš Šefčovič [maroŝ ŝéfĉoviĉ], profesia diplomato, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj komisionano pri la Energi-Unio, kiu ricevis 18,7 % de la voĉoj, avancis en la duan fazon de la elektoj, kiu okazis la 30an de marto 2019. En ĝi Čaputová ricevis 58,4 % de la voĉoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|