MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Mirinda apoteozo

Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis: „La fotoalbumo – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun ties esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke, tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed, eble, iam sekvos tria volumo.”

Nun do venis tria volumo, sed multege malpli ampleksa ...

Zoe O'Shea estas profesorino pri literaturo en Aŭstralio. Ŝi estas la patrino de la ĉefa rakontanto en tiu ĉi verko, Michael O'Shea, kiu same fariĝis fakulo pri literaturo, sed malsame ol la patrino, li elektis kiel ĉefan atentopunkton la periodon de la unua jarcento post Kristo. La patrino pli kaj pli okupiĝas pri la aŭstralia aborigena historio kaj ties respekto pri la naturo.

La rakontado en la antaŭaj volumoj de La fotoalbumo komenciĝas en la jaro 1939. Zoe promesis eldoni ĝin – kaj ambaŭ volumojn, efektive, ŝi eldonis. Poste ŝi insiste petis, fakte postulis, ke ŝia filo promesu realigi la projekton. Diana, la avino de Michael, verkis la pliparton.

En paĝo 12 John venas al Zoe: li soldatis en Vjetnamio, amiko de Bernie, frato de Zoe, tie pereinta. Li kunportas pentraĵon pri vjetnama rizorikoltanto. Certamomente li kvazaŭ konfesas: Vjetnamio tordis mian cerbon. Zoe gravediĝas ĉe la Pacifika Oceano. La estonta patro, John, panikiĝas kaj malaperas. Do Zoe postrestas sola graveda – jen naskiĝo de la ĉefa aŭtoro, Michael O'Shea. Por li estas gravega problemo, ke multaj forlasas la romkatolikan eklezion.

La patrino Zoe, kampanjanta pri homaj rajtoj por aborigenoj, foje ekkrias: imagu kiel la planedo aspektus post 50 000 jaroj de nia malŝparema eŭropa civilizacio kaj tion komparu kun la vivstilo de la aŭstraliaj aborigenoj! En Aŭstralio foje oni planis grandiozan celebradon de la ducentjara datreveno de eŭropa setlado tiukontinente. Intermiksiĝas ironia meditado pri la rezulto, se la duan mondmiliton venkus japanoj kaj germanoj.

John ĉefe turnis sian atenton al la fascina unua jarcento de nia erao, tiu, en kiu vivis Augustus, Arminius, Nero, Jesuo kaj Paulus. (Karakteriza trajto ĉe Trevor, ke ĉiujn ĉi nomojn li mencias en la origina formo, sen esperantigo, dum mi skribus: Aŭgusto ktp). Sed ni plulegu: la romianoj estis brutalaj, posedavidaj koloniistoj kaj iliaj „amuzejoj” en la Koloseo, ilia kulto de mortigo estis por mi vomige barbaraj. Sed kiel inĝenieroj, ili kreis tre „civilizitan” mondon, kun bonaj marŝvojoj, akvoduktoj, publikaj banejoj. Ili kreis ankaŭ mirindan imperion, kiu fakte donis iaspecan pacon al la tiama mondo. Ili ofte kruele traktis sklavojn, sed ofte emancipis ilin – ilia formo de sklaveco estis ĝenerale pli humana ol tiu de la eŭropaj imperioj en la lastaj jarcentoj kaj antaŭ ĉio tiu de Usono.

Tre impresas debato de la rakontanto kun germana paro surŝipe pri germana literaturo. La nomo Thomas Mann montriĝas por ili tro fora paŝo: „Li estas ŝtatperfidulo! Oni devus bruligi liajn verkojn!”

Foje la rakontanto venas al politiko loka kaj internacia: jen ekspedicio en iom kaduka ŝipeto, sed kun amaso da fotistoj – Nikson eksciis pri la protestekspedicio kontraŭ la eksplodado de nuklea bombo. Dum ekspedicio de Greenpeace oni trovis amasegon da buĉitaj balenokadavroj. Kreskas la protestgrupoj, sed sekvas interna konkurencado de grupoj de Greenpeace diverslandaj.

Tre inda kvazaŭresumo de duonjarcenta historio de homa strebado al pli inda vivado kun respekta atento pri ne-niaj kulturoj.

Gerrit BERVELING
Trevor Steele: La fotoalbumo fermiĝas. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. Serio Stafeto n-ro 40. 77 paĝoj, glubindita. ISBN 978-9077-066-59-1.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28