Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Dekantado kaj maturigo

Inter la diversaj kategorioj de romanoj unu el la plej fekundaj, ĉu pro la kvanto de titoloj diverslingve eldonitaj, ĉu pro la kvanto de iliaj aŭtoroj, estas la „detektiva”. Tiu ĝenro nutras bonan porcion de la libromerkato kaj de kina produktado. La detektiva ĝenro ĝenerale prezentiĝas sub du formoj: aŭ kiel romano kun tre densa kaj longdaŭra rakontado, aŭ kiel novelo kun negranda nombro da roluloj kaj kun pli simpla enketado, farota de la detektivo(j), kiu(j), evidente, neniel povas manki en tiaj historioj, ĉu ne?

Kaj se oni parolas pri detektivoj, memorendas, ke ĉiu bona aŭtoro kreis sian propran: la plej famaj estas Sherlock Holmes, Hercule Poirot kaj pastro Brown, kreitaj respektive de la angloj Sir Arthur Conan Doyle, Agatha Christie kaj G. K. Chesterton. Tamen, se la fameco de tiuj roluloj ŝuldiĝas grandparte ankaŭ al ilia ĉeesto sur kinaj aŭ televidaj ekranoj, tio ne malpermesas, ke en preskaŭ ĉiu literaturo estu famaj detektivoj, kiuj solvas la plej kompleksajn krimojn, uzante (preskaŭ) nur la cerbon. Kaj eĉ en Esperantujo oni trovas almenaŭ du: la germano von Morten, kreita de Friedrich Ellersiek, kaj Inspektoro Safirov de Julian Modest, pri kies nova verketo tiu ĉi recenzo temas.

Laborema verkisto

Kompreneble, se kompari la longon de la verkoj, noveloj estas ja pli modestaj manifestiĝoj de la kategorio „detektivaj romanoj”, kaj, fakte, la vortludo ja veras, ĉar en la granda verkaro de Julian Modest lia nova novelo Ne serĉu la murdiston! ja modestas. Modest estas bonega aŭtoro kaj unu el niaj plej laboremaj verkistoj, kapabla eldoni tri aŭ eĉ kvar librojn samjare. Tamen tio, kio estas notinda en ajna lingvo (tiom pli en la nia!), havas certan prezon. Ĉiu krea agado, kvankam rezulto de impulso, postulas tempon por dekantado kaj maturigo. Kelkfoje necesas refari siajn paŝojn, poluri ion, repripensi tion, kion oni skribis, ĝis oni atingas la punkton, en kiu, kiel klarigite de la majstro-verkisto Jorge Luis Borges, oni staras antaŭ vere grava decido: aŭ oni eldonu ĝin tia, kia ĝi estas; aŭ oni malŝparu la tutan vivon korektante ion, kio ne plu bezonas korektadon.

Tio, laŭ mi, estas la nura kaŭzo, pro kiu tiu verketo de Modest estas ja vere modesta: estas ĉiumomente senteble, ke al la aŭtoro mankis la ĝusta tempo por dekantadi kaj maturigadi sian libreton. Pro tio oni en ĝi retrovas kaj la kutiman stilon de la aŭtoro, kaj lian kutiman aliron al la detektiva ĝenro. Kaj ĝuste la adjektivo „kutima” estas la problemo, ĉar detektivaj romanoj havas la absolute nepran kondiĉon surprizi la leganton, ruze trompi tiun, kiu, konsiderante ankaŭ sin detektivo, jam meze de la libro kredas, ke la mistero estas jam de li solvita. En tiu ĝenro „kutimeco” estas kvazaŭ senpardona peko, estas alinfera abismo, en kiun, mi esperas, nia plej fekunda aŭtoro ne stumblu, nek falu, sed li simple donu al si mem tempon, por ke liaj verkoj dekantiĝadu kaj maturiĝu.

Latin-Ameriko

Tamen rezulte de lia hastemo unu el la verkoj, kiu povus esti unu el liaj plej bonaj, fariĝas ja bonega ne por literaturamantoj, sed por instruistoj, kiuj povas kaj devas uzi ĝin kiel legindan tekston por siaj klasoj.

Unuafoje Modest tuŝis temojn, en kiuj la kulisoj de fia politiko enmiksiĝas en krimajn aferojn; ankaŭ (eble) unuafoje la „viktimo” de liaj romanoj tute ne estas modelo de moraleco. Fakte, en tiu nova libro Modest pentras argumenton pli adoltan ol tiuj, kiuj ĝenerale troveblas en liaj aliaj verkoj. Kelkfoje mi eĉ sentis, ke Ne serĉu la murdiston povus esti verkita de ajna latin-amerika verkisto, ĉar la sociala bildo de li montrita estas tre ordinara ĉe latin-amerikanoj.

Kara leganto, mi ripetas, ne pensu, ke tiu mia kritiko estas mallaŭdo al la verkemo kaj la kreivo de Julian Modest, aŭtoro, kiun mi vere admiras, sed kiu, laŭ mia tute persona taksado, produktis ĉi-foje ne la plej bonan el siaj verkoj. Mi ja ne estas profeto. Tamen mi aŭdacas diri, ke se Modest donus al si tempon kaj emon verki pli longan romanon, eble for de lia detektiva temaro, li ja denove povus prezenti al ni majstroverkon, kiel li jam faris antaŭe.

Fernando PITA
Julian Modest: Ne serĉu la murdiston!. Eld. Libera, Antverpeno, 2019. 242 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-0-244-53972-6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28