Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Batalo kontraŭ la indiferento

Mi volis legi ĉi tiun libron en la kadro de la konkurso Sumoo, al kiu mi deklaris, ke mi legos 10 paĝojn ĉiutage, sed post la unuaj 10 paĝoj la afero ne plu funkciis, ĉar la libro estis tiom interesa, ke mi plulegis ĝin ĝis la fino en du aŭ tri tagoj. Cetere, la lingvo, en kiu ĝi estis verkita, estas modela Esperanto; tio, kion la parolantoj vere parolas, flue komprenebla sen bezono pri parnasaj gvidlibroj. Do, mi ne havas kritikojn tiuflanke, sed mi povas skribi multon pri la enhavo.

Kiel la kovrilo promesas, ĝi parolas pri la vivo kaj la verko de Bertha von Suttner, la plej fama stariginto de la pacmovado, kiu vivis en mirinda epoko, la dua duono de la 19a jarcento. Temas pri epoko, en kiu la homaro antaŭeniris kun granda fido al la estonteco kaj en kiu ekestis ĉiuj movadoj por modernigi la socion: socialismo/komunismo, pacismo, Esperanto, la fervoja trafiko, eĉ movadoj por la samrajteco de virinoj. Do, la esperoj estis multaj, kaj sciencistoj donis la impreson, ke ili povas solvi la problemojn, kiuj turmentas la homaron.

Seniluziiĝoj

Sed la seniluziiĝo de Bertha, kiu vidis la unuan mondmiliton alveni malgraŭ ĉiuj esperoj pri raciiĝo de la eŭropa homaro kaj forigo de milito, estis simila al la seniluziiĝo de la esperantistoj, kiuj estis haltigitaj en Ĝenevo de la potenco de granda ŝtato, kiu esperis konservi ĉiam siajn lingvajn privilegiojn; al la seniluziiĝo de la virina movado, kiu devis longe atendi antaŭ ol oni ĝenerale ekhavis voĉdonrajtojn por virinoj.

Fakte, post tiuj jardekoj de ebriiĝo pri la progreso venis jardekoj de reago kontraŭ ĉio progresema, kaj venis ankoraŭ pli terura milito, al kiu sekvis socio, bazita sur egoismo kaj perforto, kiu ankoraŭ daŭras nun ĝis la finkonsumo de la mondo, kiu finiĝos ĉirkaŭ la jaro 2050 pro homa memdetruo anstataŭ en la jaro 1000 laŭ dia dekreto. Nun, pli ol unu jarcenton post Bertha, la homaro perdis eĉ la esperon, dum la kutimaj politikaj reg-sistemoj montras sian tutan nekapablon solvi la problemojn de la mondo.

Abomenindaj krimuloj

Por mi estas simple malfacile diri, ĉu hodiaŭ Trump estas kiel la tiama germana imperiestro Vilhelmo, aŭ eĉ pli malbona. Certe, la popolaj amasoj kondutas ankoraŭ same kaj senpense sekvas tiun „aro[n] da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj” por uzi la vortojn de Zamenhof en la dua kongreso en Ĝenevo. Diferenco inter nun kaj tiam estas, ke nun la abomenindaj krimuloj disponas, por konvinki la amasojn, pri teĥnikaj rimedoj pli efikaj ol la tiamaj.

Sed por reveni al la libro, ĝi elĉerpe montras la klopodojn de Bertha kaj de ŝiaj helpantoj starigi pac-komitatojn, aranĝi kongresojn, aperigi librojn, kaj la indiferentajn reagojn de la politikistoj kaj la insultojn de ĵurnalistoj, ĝue sekvatajn de ordinaraj homoj. Min aparte trafis la vienaj judoj, kiuj aplaŭdis la vienan kontraŭjudan urbestron, tiel terure kontraŭjudan, ke la aŭstra imperiestro mem rezistis dum monatoj nomumi lin urbestro de Vieno post granda voĉdona triumfo. Nenio ŝanĝiĝis. Estas ĉiam la kutima „antaŭenmarŝo de frenezo”, laŭ la titolo de bela libro.

Fiera

Mi estis ankaŭ iom fiera, ke la ĉefa kunlaboranto de Bertha estis esperantisto, Alfred Hermann Fried, kiu lernis Esperanton en 1901, ĉeestis la kongreson en Bulonjo-ĉe-maro en 1905, kaj kies lernolibro en la germana kun vortaro grave kontribuis al la disvastigo de Esperanto en germanlingvaj landoj.

Pri li, pri Alfred Nobel, pri la familio Kinsky, origina familio de Bertha, abunde informas la libro de Petr Chrdle, kiun mi dankas pro la verkado.

Renato CORSETTI
Petr Chrdle: Sen laco por paco – Vivo kaj verko de Bertha von Suttner. Eld. KAVA PECH, Dobřichovice, 2019. 160 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-80-88326-04-5.
Por mendi, iru al la Retbutiko.