MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

INSTRUADO

Poligloto instruas

Davide Gemello [dávide ĝemelo] estas juna plurfaceta italo, kies podkasta1 projekto kaj paralela jutuba kanalo2 havas grandan sukceson inter lernantoj de la itala. La kanalo havas 31 000 sekvantojn, kaj estas en ĝi ĝis nun 121 filmetoj. La podkastoj, proksimume cent, troviĝas inter la plej popularaj lingvaj podkastoj en la kategorio „Lingvolernado” de Apple. Davide, kiu regas plurajn eŭropajn lingvojn, interalie la rusan je plej alta nivelo, rakontas pri sia historio, sia duobla reta projekto kaj sia delonga pasio pri lingvoj.

MONATO: Sinjoro Gemello, vi iĝis tre konata en la lastaj jaroj pro via projekto Podcast Italiano (Itala podkasto). Kion vi povas rakonti al ni ĉi-rilate?

Gemello: Mi kreis la projekton Podcast Italiano ĉirkaŭ la fino de 2016. Unue mi lanĉis nur podkastojn, sed post unu jaro mi malfermis ankaŭ samnoman Jutub-kanalon. Komence ambaŭ tre similis, sed poste mi decidis tute disigi la du por plene ekspluati la specifan potencialon de ambaŭ. En la Jutub-kanalo mi nuntempe publikigas filmetojn daŭrantajn 10-15 minutojn, dum la podkastaj epizodoj kutime estas pli longaj, fojfoje unuhoraj. Mi kreis ĉi tiun duoblan projekton kun la ideo krei enhavon, kiu estu interesa kaj aŭtenta. Per „aŭtenta” mi celas „natura”, kio por mi signifas provi ne paroli ian artefaritan, kvazaŭ lernolibran, italan. Per „interesa” mi volas diri, nu, ja interesa: ofte la materialoj, kiujn oni uzas en lernejo por instrui lingvojn, estas enuigaj, nestimulaj, nelogaj por lernantoj.

La ĉefa diferenco inter mia kaj aliaj similaj projektoj kuŝas en tio, ke ofte aliaj kanaloj aŭ podkastoj tro emfazas gramatikajn aŭ leksikajn klarigojn. Sume, ili instruas rekte la italan kiel fremdan lingvon, donante klare tiun impreson. Mi esence devias de ĉi tia aliro: mi provas krei enhavon interesan, en bone komprenebla itala, je diversaj niveloj, kun elementoj, kiuj povas faciligi ankaŭ ilian didaktikan uzon. Mi prezentas subtekstojn kaj malfacilajn vortojn sur la ekrano, klarigitajn en la itala kaj tradukitajn al la angla.

Mia aliro estas do pli natura: mi malofte donas klarigojn pri la lingvo aŭ la gramatiko. Mi preferas doni al miaj sekvantoj belan enhavon en la itala, kiu kaptu ilian intereson.

MONATO: Ĉu vi dediĉis al via projekto ankaŭ vian magistran tezon? Ĉu Podcast Italiano ebligas al vi gajni sufiĉe da mono? Kaj kiuj estas viaj projektoj por la estonteco?

Gemello: Mia magistra tezo efektive temis pri mia reta projekto. Ĝia titolo estas Podcast Italiano: studio di caso su un podcast per l'apprendimento della Lingua italiana (Itala podkasto: kazostudo pri podkasto por lerni la italan). Mi devas diri, ke la ekzamenkomisiono tre interesiĝis pri la temo. Tamen ne estis multe da tempo por esplori funde la aferon, se konsideri la nenormalajn kondiĉojn, en kiuj okazis la diskuto (interrete pro la pandemio).

Mi havas multajn ideojn por la estonteco, eĉ se mi ĉi-momente intencas antaŭsciigi nenion: estos tamen pluraj surprizoj. Koncerne enspezojn, ili venas nur parte de Jutubo (kiel reklamoj de Guglo); plej multaj el miaj enspezoj devenas de mia „Patreon-klubo” kaj de miaj itallingvaj lecionoj, de sponsoroj kaj de donacoj.

MONATO: Kiel vi kreas viajn enhavojn? Kiom da tempo ĉiu epizodo postulas? En kio via laboro estas malsama al tiu de aliaj jutubistoj?

Gemello: Mi kreas miajn Jutub-filmetojn per la programaro Adobe Premiere Pro. Estas normale fari iujn investojn rilate al programaro, gastigado (por la podkasto kaj ĝia retejo), ekipaĵoj (mikrofono, kamerao, lumoj ktp). En Jutubo eblas malfermi kanalon sen elspezi ion ajn kaj uzi sian poŝtelefonon: la kvalito de la novtipaj lertaj telefonoj estas fakte pli ol bona. Se oni tamen intencas profesiiĝi, necesas investi. La tempo, kiun mi bezonas por ĉiu aperigenda ero, varias multe, depende de la speco de filmo kaj epizodo. Por unu filmeto mi bezonas foje eĉ dek horojn.

La temoj pritraktataj ĉefe rilatas al miaj personaj interesoj, sed kelkfoje mi plenumas ankaŭ la petojn de aŭskultantoj. Aliaj homoj tre ofte aperas en miaj filmetoj kaj epizodoj de la podkasto, kio miaopinie distingas min de aliaj similaj projektoj, en kiuj la dialoga elemento ja malabundas (dialogojn mi trovas male tre gravaj kaj instigaj por lerni lingvon).

MONATO: Kio pri viaj studoj? Kaj kiel/kiam naskiĝis via pasio pri lingvoj?

Gemello: Mi komence studis tradukadon kaj interpretadon ĉe la lingvo-lernejo SSML Vittoria en Torino. Poste mi daŭrigis kaj iĝis magistro pri fremdaj lingvoj por internacia komunikado ĉe la universitato de Torino. Nun mi ne intencas daŭrigi miajn studojn: tio estus neebla en mia nuna labora situacio. Mi interesiĝis pri fremdaj lingvoj en aĝo de 12 jaroj, eklernante la anglan; poste mi studis la hispanan, la francan, la rusan kaj iomete la germanan.

Mi ne scias, kio pelas min lerni lingvojn. Mi opinias, ke kunestas multaj faktoroj: la intereso pri kulturo de lando kaj ties historio, la beleco de diversaj fonologiaj sistemoj kaj, fine, la plezuro, kiun mi sentas, kiam mi parolas kun iu en alia lingvo ol mia gepatra. Mi studis la rusan, ĉar mia unua universitato proponis ĝin inter la haveblaj fremdaj lingvoj kaj mi volis iun defion post la lernado de pli facilaj lingvoj.

Mi ĉiam rekomendas lerni lingvojn eksponante sin al ili kiel eble plej multe kaj fari per ili ion amuzan. Ĝenerale mi pensas, ke pasigi malpli da tempo pri la gramatiko ol kutime en lernejoj estas bona konsilo, sed tio ĉiam dependas de la tipo de homo. Iuj amas gramatikon, kaj mi ja konsilus al ili studi ĝin, kvankam pluraj fakuloj asertas, ke oni devas preferi aliron pli naturan kaj komunikan. Lernado devas esti amuziĝo, ne turmento.

Fine gravas substreki, ke kompreni kaj paroli lingvon estas du tre malsamaj aferoj: por bone paroli, oni bezonas tion fari multe; pasiva kontakto kun lingvo ja ne sufiĉas. Multlingvismo igas nin pli empatiaj homoj, ĉar tio estas maniero eksponi nin al malsamaj kulturoj. Tre praktike, povi vojaĝi kaj ne devi uzi la anglan estas tre oportune. El kogna vidpunkto, mi scias, ke ekzistas diversaj studoj priaj (ekzemple oni diras, ke lingvoj helpas prokrasti la aperon de la malsano de Alzheimer), sed mi ne havas kompetentojn en ĉi tiu kampo.

MONATO: Ĉu do eblas nuntempe labori kaj gajni monon per agrablaj kaj amuzaj retaj projektoj kiel Podcast Italiano?

Gemello: Podcast Italiano fariĝis mia ĉefa profesio antaŭ kelkaj monatoj, sed mi instruas la italan ankaŭ per pli tradiciaj lecionoj (per la retejo Italki), kio havigas al mi la duonon de miaj enspezoj. Mi pensas, ke interretaj lecionoj havas multajn avantaĝojn kompare al ĉeestaj: ne necesas moviĝi, ili ĝenerale kostas malpli, eblas facile registri lecionojn por aŭskulti ilin denove, oni povas uzi diversajn ciferecajn ilojn, kiujn la diversaj platformoj disponigas. Se diri la veron, mi neniam faris ĉeestajn lecionojn, do mi ne vere kapablas kompari. La pagoj por la retaj lecionoj okazas interrete kaj, se oni uzas platformojn (kiel en mia okazo), ĉi tiuj tenas elcentaĵon.

MONATO: El lingva vidpunkto, ĉu iu aparta, nekutima strategio pravigas la grandan sukceson de via jutuba kanalo?

Gemello: Esence mi provas paroli sufiĉe naturmaniere, evidente klopodante prononci vortojn plej bone kaj klare. Mi ne ŝatas fari tro da simpligoj: maksimume mi donas alternativajn sinonimojn, kiam mi sentas, ke vorto aŭ frazo povas krei problemojn al fremdulo. Koncerne filmetojn, mi kutime havas aron da sekvendaj punktoj, kiujn mi volas pritrakti, sed mi ne legas ion antaŭe pretigitan. En la podkastoj ĉio dependas de la tipo de epizodo: fojfoje ili estas spontaneaj, kelkfoje mi havas tekston por legi.

MONATO: Vi estas poligloto kaj partoprenis kelkajn internaciajn aranĝojn por plurlingvuloj. Ĉu vi povus diri pli pri tio?

Gemello: Estas tri ĉefaj eventoj dediĉitaj al lingvaj entuziasmuloj: la Poliglota Kunveno, la Poliglota Konferenco kaj LangTalk. Mi partoprenis nur la unuan, en 2018. Mi devus esti irinta al la ĉi-jara aranĝo, sed ĝi estis prokrastita. Tamen la organizantoj kreis interretan renkontiĝon por tiuj, kiuj jam pagis la aliĝon. Estas multaj seminarioj pri diversaj lingvaj temoj, sed la plej amuza aspekto estas la eblo renkonti homojn kun la sama pasio, kaj praktiki diversajn lingvojn. La eventoj estas pagendaj.

MONATO: Ĉu vi ĉiam vivis en Italio aŭ ankaŭ eksterlande?

Gemello: Mi loĝis tri monatojn en Moskvo (temis pri interŝanĝo kadre de mia unua universitato) kaj kvin monatojn en Budapeŝto (por projekto de la programo Erasmus). Mi estis studanta la rusan en mia itala universitato, do loĝi en Moskvo estis tre utile. En Budapeŝto tamen mi ne povis lerni la hungaran. Mi komencis kun bonaj intencoj, sed mi devas konfesi, ke mia intereso poste malpliiĝis. La hungara estas tre kompleksa lingvo, ne hindeŭropa, kiu verdire neniam multe allogis min. Do mi tute forlasis ĝin post iom da tempo.

MONATO: Ĉu estas pli bone lerni multajn lingvojn je baza nivelo, aŭ malmultajn lingvojn je alta nivelo?

Gemello: Mi kredas, ke ĉiuj devas agi laŭ sia deziro. Estas tiuj, kiuj ellernas „nur” tri lingvojn profunde, kaj estas tiuj, kiuj lernas tridek lingvojn je baza nivelo (mi rekomendas ĉi-rilate la tre interesan Jutub-kanalon laoshu505000). Laŭ mi estus bone, se ĉiuj homoj lernus almenaŭ unu fremdan lingvon bone, venkante almenaŭ unulingvecon.

MONATO: Kio pri ekzamenoj kaj atestiloj? Ĉu ili estas necesaj por atesti sian propran konon pri fremda lingvo?

Gemello: Mi pensas, ke ekzamenoj kaj atestiloj estas utilaj, ĉar ili pelas homojn plibonigi iujn aspektojn de siaj scioj pri lingvo, kiujn ili eble ignoris. Mi ne scias, tamen, kio estas la reala rilato inter la nominala kaj la reala niveloj. Tio, kion mi povas diri, estas, ke inter la nivelo C2 kaj la nivelo de denaska parolanto (precipe se temas pri homo kun bona kultura nivelo) estas abismo, kion ajn malan asertas la Komuna Eŭropa Referenckadro, laŭ kiu C2 respondas al la nivelo de denaska parolanto.

MONATO: Ĉu vi konas Esperanton? Kion vi opinias tiurilate?

Gemello: Mi trovas ĝin nobla projekto, kiu tamen ne sukcesis disvastigi sin tiel amase, kiel probable celis ĝia kreinto. Mi ne scias kial, ne sciante la aferon plene. Min ne aparte allogas Esperanto kiel fremda lingvo, ĉar mi vidas fremdan lingvon kiel ilon por aliri specifan kulturon, dum Esperanto ne estas asociita kun iu ajn nacia kulturo, estante laŭdifine transnacia lingvo. Tamen mi trovas fascina kaj bela tion, ke estas komunumoj de pasiaj gelernantoj kaj ke ekzistas eventoj kaj revuoj por Esperanto-parolantoj.

MONATO: Kio pri klasikaj lingvoj? Ĉu ili logas vin kiel la modernaj?

Gemello: Mi studis la latinan en mezlernejo, sed mi ne povas diri, ke mi vere scias ĝin. Mi neniam tre amis ĝin, kvankam mi ĉiam estimis la ligon inter la latina kaj la itala. Estontece eble mi reprenos ĝin: kiu scias? Mi tamen apenaŭ komprenas la gravecon de studado de la latina en lernejoj en 2020. Mi sincere pensas, ke ekzistas pli utilaj fakoj en la hodiaŭa mondo (ekzemple programado) ol mortinta lingvo. Mi kredas, ke la avantaĝoj devenantaj de scio de la latina kaj de la pragreka por multaj homoj estas marĝenaj kaj misproporciaj, se konsideri la enorman kvanton da horoj dediĉitaj al ilia studado. Lerni ajnan lingvon ja estas favore je kogna nivelo: estas tamen pli inde lerni unu, kiu estas ankoraŭ parolata.

MONATO: En Italio multaj homoj apenaŭ scias fremdan lingvon, kvankam la plimulto parolas iun lokan dialekton. Ĉu tio malfaciligas lerni aliajn lingvojn?

Gemello: Mi ne opinias, ke dialektoj malhelpas la lernadon de fremdaj lingvoj; male, ili povas estigi avantaĝon. Dulingvuloj pli emas lerni novajn fremdajn lingvojn. Mi sincere pensas, ke la itala malemo lerni fremdajn lingvojn havas diversajn kaŭzojn, ĉefe tion, ke en Italio filmoj kaj televidserioj estas dublataj kaj ne ekzistas la kutimo de subtekstoj. Mi kredas, ke kulturaj faktoroj povas havi ian influon, sed estas por mi malfacile kompreni la aferon funde.

MONATO: Kion vi opinias pri la monda disvastiĝo de la angla kiel internacia lingvo?

Gemello: Laŭ mia opinio, ĉiu el ni devus scii la anglan, spite al tiuj, kiuj parolas pri „lingva imperiismo”. La angla, ĉu oni ŝatas tion aŭ ne (kaj mi tre bone komprenas, kial oni eble ne ŝatas tion), estas esenca, ĉefe je nivelo de laboro kaj trejnado. Post la lernado de la angla, evidente estus bone scii duan fremdan lingvon.

Finfine, jen kion Eŭropa Unio esperas por siaj civitanoj: scion de du EU-lingvoj. Ni bone scias la avantaĝojn ekkoni duan, trian, kvaran lingvon: temas pri kultura riĉigo, ebliganta pli bone koni la aliajn landojn, havi rilatojn kun homoj el aliaj lokoj ktp. Por la itala la samaj kialoj validas, precipe tiuj pri la kultura aspekto: plej multaj el tiuj, kiuj lernas la italan, faras tion pro la fascino, kiun nia lando elvokas en la menso de multaj.

MONATO: Ĉu eblas nuntempe bone lerni lingvon eĉ ne loĝante en lando, kie ĝi estas parolata?

Gemello: Mi pensas, ke la tezo, ke „por lerni lingvon necesas iri tien, kie oni ĝin parolas”, ne plu estas defendebla. Mi konas sennombrajn okazojn de homoj, kiuj lernis multajn lingvojn tre bone sen vivi en la lando, kie ili estas parolataj. Ni vivas en epoko, kiam teknologio donas aliron al senprecedenca kvanto da enhavo kaj ebligas al ni paroli kun homoj, kiuj loĝas en ĉiuj anguloj de la mondo. Estas klare, ke vivi surloke povas helpi multe, precipe se oni havas la ĝustan pensmanieron kaj la emon iri paroli kun lokaj homoj (anstataŭ ŝlosi sin en sia grupo de samlandanoj). Ni memoru, ke ja la sinekspono kaj la daŭra uzado de la lingvo plibonigas nian konon pri ĝi: se ni veturas al Anglio kaj ni ne eliras el domo aŭ hotelo, ni neniam lernos ion ajn. Ne la geografia ejo nin igas lerni, sed la daŭra uzado de la lingvo, pasiva kaj aktiva.

Elisabeth ZANNIER
Italio
1. Podkasto: sonrevuo. La kolekto aŭdeblas ĉe https://podcastitaliano.com/
2. https://www.youtube.com/channel/UCegEedDeryCYSVT7eBCm-RQ
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la sesan lokon en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”